Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro-Amadeo la 1-a

Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo (itale : Vittorio-Amedeo I di Savoia), kiun oni kromnomis la "Leono de Suzo", naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojoj Ŝtatoj je la 8-a de majo 1587 kaj mortis en Vercelli je la 7-a de oktobro 1637.

Li estis la filo de la 11-a duko de Savojo Karlo-Emanuelo la 1-a "Granda" (1562-1630) kaj de lia edzino Katalino Mikaelino de Hispanio (1567-1597).

Post la morto de sia patro en 1630, li heredis la Domestrecon de Savojo kun la nobelecaj titoloj de 12-a duko de Savojo, princo de Piemonto, markizo de Saluco, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo.

Li edziĝis en Parizo (ĉe Le Louvre) je la 10-a de februaro 1619 kun Kristino de Francio (1606-1663), kiu estis la dua filino de la franca reĝo Henriko la 4-a (1553-1610) kaj de lia edzino Maria de Mediĉo (1573-1642). Li tiel fariĝis la bofrato de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj de la reĝo de Anglio Karlo la 1-a. Ŝi naskis al li sep gefilojn :

Kvankam li estis la bofrato de la franca reĝo, li militis kontraŭ li, malvenkis kaj sekve konsentis en 1632 la Traktaton de Cherasco. Kvar jarojn poste, li alianciĝis per la Traktato de Rivoli kun Francio kontraŭ Aŭstrio por konkeri Milanion. Li komence venkis en la bataloj de Fornavento dum 1636 kaj de Mombaldone en 1637, sed li subite mortis en 1637, eble venenigita de la hispanoj.

Lia infana filo Francisko-Jacinto heredis la Domestrecon de Savojo kun sia patrino Kristino de Francio kiel regentino.

 

Savoja Blazono en 1630
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Karlo Emanuelo la 1-a1630-1637
Francisko Jacinto

Eksteraj ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo greke Genealogio de la savoja dinastio