Vilao Sebastian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hammamet, Sebastian villa.jpg

Dar SebastianVilao Sebastian, Hamameto, Tunizio, estas bieno, kiu inkludas loĝadejojn, ĝardenojn kaj arbarigitan parkon apud la maro. Estis konstruigita dum la 1920-aj jaroj de Georges Sébastian, hungara-franca mecenato kaj celis akcepti multajn gastojn.

Priskribo kaj historio[redakti | redakti fonton]

Dar Sebastian rapide fariĝis kosmopolita loko pro renkontoj de artistoj, intelektuloj kaj gravuloj el ĉiuj kampoj. De 1932 ĝis 1962, Giacometti Schiaparelli, Paul Klee, André Gide, inter aliaj, sekvis unu la alian en tio, kio estis fariĝinta ĉefverko de la hamameta arkitektura arto.

Dum la Dua Mondmilito la bieno ŝirmis la Marŝalon Rommel, kiu rekviziciis ĝin por vivi tie la "krepuskon de sia afrika revo" kaj kiu, laŭ ironio de la historio, estis anstataŭata de Winston Churchill, kiu tie redaktis parton de siaj memoraĵoj. La laboroj por la konstruo de la domo, kiuj estis de Vincenze Decara, daŭris dum tri jaroj kaj pluraj rekonstruoj okazis, tiel ke la diraĵo "konstrui kaj malkonstrui kiel Sebastian" cirkulis en Hamameto. Estas Jean-Michel Franck, kiu subskribis la dezajnon de la meblaro de la vilao. Ses jaroj post la sendependeco, nome en 1962, la bieno estis vendata al la tuniza ŝtato, kiu kreis tie kulturan centron. Estas la Gulbenkian Fondaĵo, kiu financis, en 1964, la eksteran teatron, kiun konstruis la arkitekto Paul Chemetoy, la verkomastro Armand Meppiel kaj sia tuniza skipo. Ekde 1999, la vilao kaj la parko estas registrigita en la listo de la Listigitaj Heredaĵoj. La Internacia Kultura Centro de Hamameto estas membro de la Internacia Reto de Kulturaj Centroj por renkontoj, kiu enhavas preskaŭ 40 aktivajn centrojn en la mondo.

Sebastian estis atentema pri la sistemo de fruktoĝardenoj kaj enkondukis ĝin en siajn ĝardenojn kiel plene vera spaco. Oni parolas pri ĝardenoj en la pluralo, ĉar estas la multeco de etosoj, kiu frapas la vizitanton, kiu vagadas de unu ĝardeno al alia, trairante malvideblajn limojn indikitaj de sinua vojo, blanka desegno de unu mureto aŭ netipa arbo, kiu altiras la rigardon kaj kondukas al uzo de alia vojeto. Alia elemento de la ĝardenoj de Dar Sebastian restas strangeta, estas tiuj ŝtuparoj, kiuj kondukas nenien en la ĝardenoj, kvazaŭ oni invitus la vizitanton perdi sin kaj libere vagadi tra la ĝardenoj. Finfine Sebastian inicas la vizitanton al la pejzaĝo de la maro, tipo de pejzaĝo, kiu en lia epoko estis neordinara. Sebastian kontribuis al la invento de alia rilato kun la maro, de nun spaco de feria restado.

Sebastian uzis ĉiujn kapablojn de sia arto por farigi la maron elemento, kiun oni devas diveni kaj serĉi malantaŭ la vegetacio, kvazaŭ oni devus meriti la strandon. La tuto de tiuj sentoj estas intence emfazita per la neesto de indikoj de vojoj kaj senkonscie vokas la intuicion de la vizitanto, por orienti sin tra la diversaj spacoj. Tiu ludo de intuicio : diveni kie estas la maro, el kie venas la akvo por la irigacio, kio estas malantaŭ tiu vojeto, kien kondukas tiu ŝtuparo en la vegetacio, kie troviĝas la domo... Tiom da elementoj enscenigitaj de Sebastian kaj kiuj estas integra parto de la spirito de la loko.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Tie okazis la 8a Mezorientaj Renkontiĝoj marte 2015.

La programo estis : matene aŭ postagmeze, pri iu temo kiun li elektis, antaŭviditaj prelegantoj parolis: A. Melnikov « Eĉ esperantistoj kapablas ŝerci», S. MacGill « AMO kaj UEA », MT Lloancy « Esperanto kaj mia Tunizio », E. Sĉwarzer « A. Memmmi (Tunizio) rasismo kaj ni », Javier Alcalde « La rilato inter lingva justeco kaj armaj konfliktoj », D. Parzyszek « prelego pri oliv-arboj », B. Aro «prezentado de Kubo :fakte SANTIAGO de Kubo », T. Encarna « Nova metodo por la traktado de psikaj traŭmatoj », debato kun S. MacGill pri agado de UEA.

Tiuj tuniziaj komencantoj, kiuj ĵus komencis antaŭ unu semajno lerni Esperanton de francino Annie Grente dum Socia Monda Forumo, ĝoje akompanis onin kaj malkovrigis onin pri tuniziaj kutimoj aŭ tipaj fremdaĵoj. Paralele al la programo ĉi-supra, ĉiutage okazis kurso de Esperanto, gvidata de Rafael Mateos aŭ/ kaj Anie Grente, en la tempo en kiu ne estis vizitoj aŭ ekskursoj.