Chesalles-sur-Moudon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chesalles-sur-Moudon
Blazono de Chesalles-sur-Moudon
Blazono de Chesalles-sur-Moudon
Blazono de Chesalles-sur-Moudon
Chesalles-sur-Moudon
Chesalles-sur-Moudon
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 553642 / 169488 (mapo)46.6756.8327777777778Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 50′ O; CH1903: 553642 / 169488 (mapo)
Nombro de loĝantoj 157
Areo 1,67 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 1683
Komunumkodo 5666
Mapo de Chesalles-sur-Moudon
Mapo de Chesalles-sur-Moudon
Mapo de Chesalles-sur-Moudon
vdr

Chesalles-sur-Moudon estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 157 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chesalles-sur-Moudon situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chesalles-sur-Moudon sur alteco de 701 m s.m. kaj la setlejo Villars l'Eperd sur alteco de 755 m s.m. sudoriente de la vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,67 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 77,8% servas por agrikulturo kaj 10,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chesalles-sur-Moudon limas en nordo al Curtilles, en nordoriento al Sarzens, en sudoriento al Brenlens, en nordo al Chavannes-sur-Moudon, kaj en okcidento al Moudon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chesalles-sur-Moudon situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj atingebla nur pere de flankaj vojoj de siaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1273 kiel Chesales. Dum mezepoko Chesalles apartenis al la episkopa Voktejo Lucens, sub la reĝimo de Berno de 1536 ĝis 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]