Vincenzo Tamagni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenzo Tamagni
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1492 (1492-04-10)
en San Gimignano
Morto 1-an de januaro 1530 (1530-01-01) (37-jaraĝa)
en San Gimignano
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Vincenzo Tamagni
Vincenzo Tamagni, Madono kaj infano surtrone kun anĝeloj kaj sanktuloj. Fresko

Vincenzo Tamagni (1492 – ĉ. 1516) estis itala pentristo de la Renesanco. Naskiĝinta en San Gimignano, li iĝis metilernanto unue kun Il Sodoma ĉe Monte Oliveto Maggiore, kaj poste laboris ĉe Vatikano kun Rafaelo en Romo (1512-1516). Ekzistas desegnoj de freskoj de Rafaelo faritaj de Tamagni.[1] Li pentris ĉefe en urboj ĉirkaŭ Sieno. Li pentris altarojn por San Girolamo kaj Sant'Agostino en San Gimignano. Li aperas en la verko de Giorgio Vasari nome Le Vite, kiu aludas lin kiel Vincenzo da San Gimignano.

Liaj plej fruaj verkoj estas kelkaj freskoj en Montalcino, urbeto ĉe Sieno. Sur la absido de Santa Maria d'Arrone en Umbrio, li pentris freskojn kun Lo Spagna.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Two Drawings by Vincenzo Tamagni Andrée Hayum The Burlington Magazine 1972 pages 86-89

Referencoj[redakti | redakti fonton]