Vintraj Cikloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda afiŝo apud la centra stacidomo de Antverpeno anoncis ĉiujare la prelegojn de la Vintraj Cikloj.

La Vintraj Cikloj estis fama internacia prelegserio organizita de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en la periodo 1973-1981.

La cikloj estis iniaciatitaj de Jo Haazen celante alti­ron de konataj, famaj, eksterlandaj esperantistoj, kiujn La Verda Stelo invitas al Antverpeno por paroladi.

Ĝi igis kompleta sukceso; ne nur pro la internaciaj kontaktoj aŭ rilatoj, sed ankaŭ pro la financa subteno de la ministerio pri kulturo, kiu subvenciis la vojaĝkostojn de la eksterlandanoj, kaj pro la subteno de la urbo Antverpeno kiu ĉiujare per granda afiŝo apud la centra stacidomo anoncis la prelegojn.

Jen superrigardo pri la longa vico de gastoj kaj iliaj prele­goj:

1973-1974[redakti | redakti fonton]

1974-1975[redakti | redakti fonton]

  • Adriana J. Middelkoop (Nederlando): La Romano en la Naciaj Lingvoj kaj en Esperanto
  • M. Ries (Luksemburgio): La Historio de Eŭropo
  • Fernand Roose (Belgio): La Spirito de la Renesanco
  • Luc De Marré (Belgio): La Homo en la Horoskopo
  • Eskil Svane (Danlando): Danlando

1975-1976[redakti | redakti fonton]

  • Eskil Svane (Danlando): Vivo kaj Verko de H.C. Andersen
  • A. Philip (Kanado): Kanado kaj Brita Kolumbio
  • L. Rigouts (Belgio): Portugalujo, lando de beleco
  • F. Goeman (Belgio): La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko
  • Akiko Nagata (Japanio): Japanujo

1976-1977[redakti | redakti fonton]

1977-1978[redakti | redakti fonton]

1978-1979[redakti | redakti fonton]

TEMO: EDUKADO

1979-1980[redakti | redakti fonton]

TEMO: ESPERANTO EN LA LITERATURO

1980-1981[redakti | redakti fonton]

TEMO: LA PACIDEO

Ekde 1981 la tradicio daŭriĝis sub la nomo „Internaciaj Vesperoj". Pro la posedo de propra domo, la eblecoj fariĝis pli grandaj. Tial la Estraro decidis inviti eksterlandan gaston en ĉiu monato de septembro ĝis junio. Sekve la antaŭa titolo „Vintra Ciklo" ne plu taŭgis.