Vladimir Megre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Megre
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1950 (1950-07-23) (73-jaraĝa)
en Kuznychi
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Profesio
Okupo entreprenistoverkisto • entreprenisto vd
Laborkampo literary activity • religioNova Epokomistikismo vd
Aktiva dum 1994– vd
Verkado
Verkoj Anastasia vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Nikolajeviĉ Megre (cirile Влади́мир Никола́евич Мегре́, naskiĝis la 23-an de julio 1950 en la Ĉernihiva provinco en norda Ukrainio) estas Siberia entreprenisto el Novosibirsk. Li estas fondinto de la movado "Anastazio" respektive "Tintantaj Cedroj". La familia nomo probable estas verkista pseŭdonimo laŭ cirila transskribo de la franca familia nomo Maigret.

Estas malmultaj informoj pri la frua vivo de Vladimir Megre, krom kelkaj travivaĵoj kiujn li priskribas en siaj skribaĵoj. Unu el tiuj okazis en la 1960-aj jaroj kiam kiel dekjarulo li faris periodajn vizitojn al monaĥo nomata Patro Feodorit en la Triunua-Sergijeva Monaĥejo, en Sergijev Posad (tiam konata kiel Zagorsk), iom oriente de Moskvo.

Meze de la 1980-aj jaroj li edziĝis, ekhavis filinon (Polina) kaj vivis en Novosibirsko, kie li same al multaj aliaj novaj rusaj kapitalistoj profitis de la Perestrojko kaj la posta kolapso de la komunista sistemo por lanĉi entreprenistan karieron. Li kreis kelkajn komercajn kooperativojn kaj ekde la fino de la 1980-aj jaroj luis aron da riveraj ŝipoj kiuj vendo- kaj aĉetocele transportis varojn inter urbaj kaj malurbaj lokoj de la rivero Obo norde de Novosibirsko.

Anastazio kaj la libroj de serio "Tintantaj Cedroj"[redakti | redakti fonton]

Vladimir Megre asertis esti renkontinta misteran junan virinon de nomo Anastazion borde de la Rivero Obo en 1994. Ŝi laŭdire gvidis lin profunde en la Siberian tajgon, kie ŝi rivelis sian filozofion pri harmoniaj rilatoj de homaj individuoj al la naturo, la universo kaj al dio, kaj klarigis kiel trakti sian vivstilon, edukon, nutradon, spiritecon, amon, familion, seksajn rilatojn kaj la kultivadon de plantoj. Tiu instruo iĝis la bazo por origine ruslingva serio de furoraj libroj, nomata "La Tintantaj Cedroj de Rusio", unue publikigita en 1996. En dek jaroj da ili vendiĝis pli ol 10 milionoj kopioj kaj la libroj estis tradukitaj en dudek pliajn lingvojn.

Reen al la malurbaro[redakti | redakti fonton]

La libroserio "Tintantaj Cedroj" ofertas materialojn pri vivado proksima al la naturo sole kiel ermito aŭ en vilaĝetoj de ekologie kaj spirite edukitaj samideanoj. La libroj fariĝis la bazo por rusia kaj pli kaj pli tutmonda movado de ekologiaj vilaĝoj, laŭ la rusia tradicio de aŭtarkia kampara vivo, en atento kaj pri korpa vivtenado kaj spirita ekvilibro. .[1] Ĝi viciĝas inter pluraj samdirektaj ekologiaj movadoj en Rusio.[2] La libroj kaj komunumoj kombinas "profundan ekologion" kun tradiciaj, eĉ konservativaj familiaj valoroj, tre male al la konvencia alternativan "hipia" vivstilo.[3] La praktika koncepto estas bazita je la ideo de "familiobiendomoj" aŭ memprovizaj familiobienetoj. Antaŭ la publikigo de la unua libro en la serio, ekzistis praktike neniuj "ekovilaĝoj" en Rusio. En junio 2004, ok jarojn poste, konferenco de la movado "Tintantaj Cedroj" en Vladimiro altiris delegitojn de pli ol 150 ekovilaĝoj de 48 el la 89 regionoj de Rusio.

La ideoj de Megre estas similaj al tiuj de la rusa agrikultura ekonomiisto Aleksandr Ĉajanov okdek jarojn pli frue,[4] kiu jam tiam pledis por harmonia rilato al la naturo bazita sur ekologiaj kamparaj loĝlokoj konsistantaj el individuaj famili-posedataj bienetoj. Samkiel Ŝajanov, ankaŭ Megre prezentas siajn ideojn en roman-simila formato. Li konfesas utiligi tiun strategion por minimumigi komencan skeptikemon kontraŭ liaj skribaĵoj.

Krom en Rusio, Anastazio-centroj fondiĝis en Aŭstralio, Belorusio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Irlando, Israelo, Kanado, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Latvio, Litovio, Nederlando, Nov-Zelando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando, Taĝikio, Ukrainio kaj Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. L. Sharashkin kaj E. Barham. "La Tintantaj Cedroj": Esplorante la valorojn malantaŭ la rusia movado "reen al la tero". Publikaĵo anglalingva prezentita ne la konferenco de la Societo pri Agrikulturo, Nutrado kaj Homaj Valoroj, en Portland (Oregono), junio 2005.
  2. Leonid Sharashkin, "The socioeconomic and cultural significance of food gardening en the Vladimir region of Russia" ("la sociekonomia kaj kultura signifo de nutraĵa ĝardenado en la Vladimira reiono de Rusio"[rompita ligilo], doktoriga disertacio de la Universitato de Misurio-Kolumbio en majo 2008, p. 237
  3. Paul Spinrad, "Russian Eco-Cult Community in California" ("rusia ekologiokulta komunumo en Kalifornio", angle)
  4. I. Kremnev, 1920. Puteŝestvije moego brata Alekseia v stranu krest’ianskoj utopii. Moskvo: Gosudarstvenoje izdatel’stvo.