Vojtech Zamarovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtech Zamarovský
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1919 (1919-10-05)
en Zamarovce
Morto 26-an de julio 2006 (2006-07-26) (86-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Lingvoj slovakaĉeĥa vd
Ŝtataneco Unua respubliko de ĈeĥoslovakioDua respubliko de ĈeĥoslovakioSlovaka ŝtato • Tria Respubliko Ĉeĥoslovakio • Ĉeĥoslovaka socialisma respublikoĈeĥa kaj Slovaka federacia respublikoSlovakio vd
Alma mater Q29954682 • Fakultato de Juro, Universitato Komenio en Bratislavo vd
Subskribo Vojtech Zamarovský
Memorigilo Vojtech Zamarovský
Profesio
Okupo verkistotradukistojuristohistoriisto vd
Laborkampo historioarkeologiomitologio vd
Verkado
Verkoj Historio verkita de Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vojtech Zamarovský (en ĉeĥaj versioj Vojtěch) (naskiĝis la 5-an de oktobro 1919 en Trenčín – mortis la 26-an de julio 2006 en Praha) estis slovaka historiisto, verkisto kaj tradukisto, populariganto de la antikvaj civilizacioj kaj mitoj. Li verkis slovake kaj ĉeĥe (kiam li vivis en Ĉeĥio).

Li studis en gimnazio en Trenčín, komencis komercan altlernejon en Praha, sed transiris al jura fakultato en Bratislava, kie li promociiĝis en 1943. En la komerca altlernejo li daŭrigis per telestudado, poste laboris en la Slovaka Nacia Banko, ekde 1946 en Oficejo de la ĉefministro en Prago, ekde 1951 en la Ŝtata Planiga Oficejo. En 1953 pro politikaj kialoj li devis eksiĝi kaj eklaboris en Ŝtata Eldonejo de Beletro, kie li komencis traduki fakan kaj beletran literaturon. Post 1956 li dediĉis sin sole al tradukado kaj komencis verki proprajn verkojn. Fine de la vivo li suferis pro Parkinson-malsano kaj du lastajn monatojn kuŝis en komato.

Liaj unuaj verkoj estis artikoloj pri ekonomiko, recenzoj, postparoloj kaj studoj.

Lia unua libro estiĝis laŭ instigo de la slovaka eldonejo Mladé letá kiel historia vojaĝo tra antikvaj Mezopotamio, Egiptio kaj Grekio. Dank‘ al studado de historiaj memorindaĵoj kreiĝis sinsekve novaj popularsciencaj verkoj pri la antikva mondo. Siajn 14 librojn li verkis en slovaka kaj ĉeĥa versioj samtempe, plue li tradukis el la angla, franca, germana kaj latino. Inter liaj tradukoj estis historiaj verkoj (Perdita piramido de Mohammed Zakaria Goném, Ora faraono de Karl Bruckner, Dioj, tomboj kaj sciencistoj de C. W. Ceram, Spuro en la dezerto de L. N. Lavolle), sed ankaŭ beletro (J.-J. Rousseau, S. Leacock, korespondaĵoj inter Goethe kaj Schiller).

En 1977 li ricevis literaturan premion de Fraňo Kráľ, en 1987 premion de Asocio de Slovakaj Verkistoj, en 1992 premion de Egon Erwin Kisch, en 2000 la slovakan ŝtatan honorigon Kruco de Pribina de la I-a Klaso, en 2004 premion de Kulturministro de Slovaka Respubliko.

Liaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn kaj atingis eldonkvanton de 2 milionoj da ekzempleroj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1960 - Za sedmi divy světa (Pri la sep mirindaĵoj de la mondo)
  • 1961 - Za tajemstvím říše Chetitů (Pri la mistero de la ĥetita regno - omaĝo al Bedřich Hrozný, kiu solvis la ĥetitan kojnoskribon)
  • 1962 - Objevení Tróje (Malkovro de Trojo)
  • 1966 - Na počátku byl Sumer (En la komenco estis Sumero)
  • 1969 - Bohové a hrdinové antických bájí (Dioj kaj herooj de antikvaj mitoj - leksikono)
  • 1971 - Dějiny psané Římem (Historio verkita de Romo)
  • 1974 - Řecký zázrak (Greka miraklo)
  • 1975 - Gilgameš (Gilgameŝo - rakonto laŭ eposo)
  • 1977 - Jejich veličenstva pyramidy (Iliaj reĝaj moŝtoj, la piramidoj)
  • 1978 - Vzkříšení Olympie (Revekiĝo de Olimpio - historio de olimpikaj ludoj)
  • 1981 - Aeneas (Eneido - rakonto laŭ eposo de Vergilio)
  • 1986 - Bohové a králové starého Egypta (Dioj kaj reĝoj de la antikva Egiptio - leksikono)
  • 1987 - Sinuhet (rakonto laŭ antikva eposo, laŭ kiu akceptis sian nomon ankaŭ la fama heroo de Mika Waltari)
  • 1992 - Návrat do starověku (Reveno en la antikvan mondon)
  • Velké civilizace starověku (13-parta televida dokumenta serio de Slovaka Televido)

Libro pri Zamarovský[redakti | redakti fonton]

  • Pavel Toufar: Cestovatel na perutích času Vojtěch Zamarovský : výpravy do hlubin světa bájí a mýtů, aneb, Zasnouben s antikou (Vojaĝanto sur la flugiloj de la tempo Vojtěch Zamarovský: ekspedicioj en la profundojn de mondo de legendoj kaj mitoj aŭ Fianĉiĝo kun la antikvo, 2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]