Saltu al enhavo

Voĉa dentala frikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voĉa dentala frikativo
ð
IPA-numero 131
Kodoj
HTML, dekume &#ð;
Unikodo, deksesume U+00F0
SAMPA D
vdr
Voĉa dentala alproksimanto
ð̞
ɹ̪

La voĉa dentala frikativo estas konsonanta sono uzata en iuj parolataj lingvoj. Tiu sono ne povas esti trovita en Esperanto. La karaktro estas prenita el la islanda lingvo, historie ĝi ankaŭ viglis en la malnovnordlanda lingvo. La sono en la 21-a jarcento aparte ofte aŭdiĝas en parolataj tekstoj de la angla lingvo kaj de iuj lingvoj devenaj de la Iberia duoninsulo, antaŭ ĉio la hispana, kataluna kaj la eŭropa portugala - sed la suba listo montras ke ankoraŭ vasta gamo da pliaj lingvoj parole uzas la sonon.

Por fari /ð/, metu la pinton de via lango inter viajn superajn kaj malsuperajn dentojn. Puŝu aeron el via buŝo inter via lango kaj viaj dentoj. Vibrigu viajn voĉkordojn.

Kompreneble, la sono proksime parencas al la senvoĉa dentala frikativo - pri klarigoj vidu tie.

Lingvo Vorto IFA Difino
Albana idhull [iðuɫ] 'idoli'
Aleuta damo [ðɑmo] 'domo'
Angla Ricevita prononco this [ðɪs] 'ĉi tiu'
Okcidenta amerika angla [ð̪͆ɪs]
Araba Moderna norma[1] ذهب [ˈðahab] 'oro'
Golfa
Naĝdi
Arumana zală [ˈðalə] 'butera selakto'
Asiria ܘܪܕܐ [wεrð̞a] 'floro'
Astura Iuj dialektoj fazer [fäˈðeɾ] 'fari'
Baŝkira ҡаҙ [qɑð] 'ansero'
Berta [fɛ̀ːðɑ̀nɑ́] 'balai'
Birma[2] အညာသား [ʔəɲàd̪͡ðá] 'interana'
Kataluna[3] cada [ˈkɑðɐ] 'ĉiu'
Kria Arbara kria (ð-dialekto) nitha [niða] 'mi'
Ekstremadura ḥazel [häðel] 'fari'
Elfdalia baiða [ˈbaɪða] 'atendi'
Emilia Bolonja żänt [ðæ̃:t] 'popolo'
Eŭska[4] adar [að̞ar] 'korno'
Fiĝia ciwa [ðiwa] 'naŭ'
Galega Iuj dialektoj fazer [fɐˈðeɾ] 'fari'
Germana Aŭstra leider [ˈlaɛ̯ða] 'bedaŭrinde'
Greka δάφνη [ˈðafni] 'laŭro'
Gviĉina niidhàn [niːðân] 'vi volas'
Hana ë̀dhä̀ [ə̂ðɑ̂] 'kaŝi'
Harsusa [ðebeːr] 'abelo'
Hebrea Iraka אדוני [ʔaðoˈnaj] 'mia dio'
Hispana Multaj dialektoj[5] dedo [ˈd̪e̞ð̞o̞] 'fingro'
Judhispana Multaj dialektoj קריאדֿור [kɾiaˈðor] 'kreinto'
Kabila uḇ [ðuβ] 'esti laca'
Kagajaneno[6] kalag [kað̞aɡ] 'spirito'
Kimra bardd [barð] 'bardo'
Malaja Malajzia azan [a.ðan] 'azano'
Malajala 'അത്' [aðɨ̆] 'tiu'
Maria Orienta dialekto шодо [ʃoðo] 'pulmo'
Nord-samea dieđa [d̥ieðɑ] 'scienco'
Normanda Ĵerzeja the [mɛð] 'patrino'
Norvega Meldala dialekto[7] i [ð̩ʲ˕ː] 'en'
Okcitana Gaskona que divi [ke ˈð̞iwi] 'kio mi devus'
Portugala Eŭropa[8] nada [ˈn̪äðɐ] 'nenio'
Sarda nidu [ˈnið̞u] 'nesto'
Skotgaela Luis and Sudo uist iri [ˈmaːðɪ] 'Maria'
Sua Lakota zapta [ˈðaptã] 'kvin'
Svahila dhambi [ðɑmbi] 'peko'
Sveda Centra norma[9] bada [ˈbɑːð̞ä] 'bani'
Iuj dialektoj[7] i [ð̩ʲ˕ː] 'en'
Siria Okcidento Novaramea ܐܚܕ [aħːeð] 'preni'
Tamila ஒன்பது [wʌnbʌðɯ] 'naŭ'
Tanakrosa dhet [ðet] 'hepato'
Tuĉonoj Norda edhó [eðǒ] 'kaŝi'
Suda adhǜ [aðɨ̂]
Venecia mezorno [meˈðorno] 'tagmezo'

Referencoj

[redakti | redakti fonton]