Voĉa velara frikativo
Aspekto
Voĉa velara frikativo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ɣ | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | greka minusklo ĥio | ||||||||
IPA-numero | 141 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | ɣ | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+0263 | ||||||||
X-SAMPA | G | ||||||||
Kirshenbaum | Q | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La voĉa velara frikativo estas voĉa konsonanto uzata en diversaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ɣ] (la greka litero gamo); en SAMPA, G.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]- Ĝia artikulacio estas frikativa.
- Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas velsono.
- Ĝi estas voĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Uzado
[redakti | redakti fonton]- En la belorusa lingvo kaj en la sudaj dialektoj de la rusa lingvo [ɣ] funkcias kiel realigo de la praslava fonemo /g/, kaj estas signata per la cirila litero г; ekz-e галава [ɣalava]).
- En la norma rusa lingvo ĝi aperas en kelkaj vortoj eklezislavaj (ekz-e ruse господи = «ho, Sinjoro!») kaj interjekcioj (ekz-e ruse aгa!). Ĝi krome aperas rezulte de voĉigo de /x/ (la vela frotsono senvoĉa) en la pozicio antaŭ voĉa konsonanto.
- En la cirila skribo de kelkaj lingvoj tjurkaj (en la kazaĥa lingvo, uzbeka lingvo) ĝi estas signata per 'ғ (ekz-e аға [aˈɣa], «pli aĝa frato»).
- Kelkaj dialektoj de la turka lingvo retenis tiun sonon kiel sonvaloron de la litero ğ: turke ağa [aˈɣa], «pli aĝa frato»).
- Novgreke: γάτα [ˈɣata] (kato).
En la norma Esperanto la parolsono [ɣ] ne ekzistas. Tamen iuj lerniloj por ruslingvanoj (mis)rekomendas la sonon [ɣ] kiel surogaton por [h]. Tio estas nepre evitinda: dum la (por la rusa orelo tre simila) ĉeĥa glota frotsono voĉa [ɦ] estas tolerebla surogato por /h/, la sono [ɣ] por multaj alilingvaj esperantistoj estas nerekonebla.