Włodzimierz Cimoszewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Włodzimierz CIMOSZEWICZ (naskiĝis 13-an de septembro 1950 en Varsovio).

Biografio

Politika agado

Marŝalo (Prezidanto) de Pola Sejmo Włodzimierz Cimoszewicz kaj Prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski, la 18-an de majo 2005

Li estas pola politikisto kaj juristo. Vicĉefministro de Pollando, ministro pri justeco kaj ĝenerala prokuroro (1995-1996), ĉefministro (1996-1997), ministro pri eksterlandaj aferoj (2001-2005), Marŝalo (Prezidanto) de Pola Sejmo (en 2005). En la jaroj 1989-2005 parlamentano en Pola Parlamento, ekde 2007 senatano.

Cimoszewicz estis la pola kandidato al la funkcio ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konsilio en 2009, sed malvenkis. De la 2012 li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Scienca agado

La abituriento de la 19a Liceo en Varsovio kaj diplomito de la Fakultatoj pri Juro kaj Administrado de la Universitato de Varsovio, kiun finis en la jaro 1972. En la jaro 1978 doktoriĝis je la scienca juro. Dum la jaroj 1972-1985 laboras kiel asistanto kaj universitata adjunkto en la Instituto de la Internacia Juro de Universitato de Varsovio. De la jaro 1980 ĝis 1981 stipendiato de la Fulbright Fondaĵo en la Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko. De la jaro 2006 laboras kiel lekcianto en Universitato en Bjalistoko, kie okupas la postenon kiel Estro de la Centro de Eksterlanda Politiko en la Jura Fakultato.

Włodzimierz Cimoszewicz kaj Esperanto

Włodzimierz Cimoszewicz estis membro de la Honora Komitato dum 94-a UK, la Kongreso de Esperanto organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj kiu okazis en 2009 jaro en Bjalistoko, Pollando. La 17an de oktobro 2012 en Pola Senato dum la inaŭgura fondkunsido de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj la senatano aliĝis al ĝi, tiutage krome okazis la Konferenco pri Esperanto kaj inaŭguro de E-ekspozicio "125 Jaroj de Esperanto" organizita de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kun ĉeesto kaj financa apogo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[1]. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html (en la pola).

Notoj

Eksteraj ligiloj

  1. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.