Walburga Habsburg Douglas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walburga Habsburg Douglas
Persona informo
Walburga Habsburg Douglas
Naskiĝo 5-a de oktobro 1958
en Berg, Bavario,  Germanio
Lingvoj germanasvedahungarakroatafranca vd
Ŝtataneco GermanioSvedio vd
Partio Konservativa partio "La Moderuloj"
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno vd
Patro Otto von Habsburg vd
Patrino Regina Prinzessin von Sachsen-Meiningen vd
Gefratoj Georg Habsburg-LothringenKarl Habsburg-Lothringen • Archduchess Andrea, Countess of Neipperg • Archduchess Monika, Duchess of Santángelo • Archduchess Michaela of Austria • Archduchess Gabriela of Austria vd
Edz(in)o Grafo Archibald Douglas
Infanoj Mauritz Otto Wenzel, 1994
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistojuristo vd
Aktiva en Stokholmo vd
En TTT http://www.moderat.se/foretradare/walburga-habsburg-douglas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Habsburg Douglas 2011

Walburga Maria Helene Elisabeth Franziska Habsburg DOUGLAS, naskita von Habsburg-Lothringen la 5-an de oktobro 1958 en Berg (Bavario), germana doktoro pri juro, juristo, ĵurnalisto kaj konservativa politikisto en Södermanland, Svedio. Ŝi estis parlamentano de la konservativa partio "La Moderuloj" de Svedio ekde la balotoj en 2006 ĝis la balotoj en 2014.

Walburga Habsburg Douglas estas la plej juna filino de Otto von Habsburg (arkiduko kaj kronprinco Otto de Aŭstrio-Hungario) kaj lia edzino Regina de Saksio-Meiningen, kaj estas tiel nepino de Karolo la 1-a, la lasta imperiestro de Aŭstrio.

Ekde 1992 ŝi estas edziniĝinta kun sveda grafo Archibald Douglas kaj pro tio sveda grafino. Ili loĝas en kastelo Ekensholm en Malmköping, Svedio. Ili havas filon, Mauritz Otto Wenzel, naskitan en 1994.