Walter Runciman
Walter Runciman, la 1-a vicgrafo Runciman el Doxford (la 19-an de novembro 1870 – la 14-an de novembro 1949) estis brita vicgrafo kaj politikisto. En aŭgusto kaj septembro de 1938 li gvidis diplomatan mision de Granda Britio en Ĉeĥoslovakion, kiu devis pereigi traktadon inter Sudetgermana partio kaj ĉeĥoslovaka registaro (la tn. Misio de Runciman).[1] Lia filo estis brita historiisto Steven Runciman.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Runciman estis unuafoje elektita kiel membro de angla parlamentejo en plenigaj balotoj en reprezentantaron Oldham en la jaro 1899. En la balotoj li venkis konservativulon Jamese Mawdsleyho kaj Winston Churchill. Post la balotoj Runciman lasis mesaĝon al Churchillovi: „Don't worry, I don't think this is the last the country has heard of either of us.". Dum la sekvantaj balotoj en la jaro 1900 Runciman denove staris kontraŭ Churchill kaj malvenkis.
Misio de Runciman
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1938 li dekatenis sin de la politika kariero, kiam premiero de Unuiĝinta Reĝlando Chamberlain sendis lin en Ĉeĥoslovakion, por ke li konstatu, kia estas situacio inter la ĉeĥoslovaka registaro kaj la sudetgermana loĝantaro en Sudetoj. Komence de sia misio li alkliniĝis al svisa modelo kaj li preferis por Sudetio aŭtonomion enkadre de Ĉeĥoslovakio. Sed pro la propagando subtenata de Germanio de Hitler plimulto de germanoj volis, por ke la sudetgermanaj loĝantoj fariĝu konsisto de Tria imperio. Runciman en sia fina raporto subtenis tiun ĉi proponon, per kio li subtenis tiaman politikon de cedoj. Tiu ĉi prklamo gvidis al subskribo de Munkena interkonsento.
Walter Runciman referis al la brita registaro:[2]
|
Familio
[redakti | redakti fonton]Walter Runciman el Doxford edziĝis kun Hilda, filino de James Cochran Stevenson, en la jaro 1898. Ili havis du filojn kaj tri filinojn. Ilia filino Margaret Fairweather (edziniĝinta kun Douglas Fairweather, kiu fondis Air Movements Flight en la jaro 1942, pli poste ŝi estis lia kunlaborantio) estis la unua virino fluganta en Spitfiroj kaj ŝi estis unu el ok pilotinoj elektitaj de Pauline Gower, por ke ilialliĝu al Air Transport Auxiliary. Margaret mortiĝis en la jaro 1944 dum alteriĝo de Proctor. Ilia dua filo, Siro Steven Runciman, estis brita historiisto. Lordo Runciman el Doxford mortis en novembro de 1949 en aĝo 78 jaroj kaj li estis entombigita kun sia plej aĝa filo Walter. Lia edzino mortis en la jaro 1956 en 87 jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vyšný, Paul: The Runciman Mission to Czechoslovakia, 1938: Prelude to Munich, Palgrave Macmillan, Basingstoke, Hampshire, 2003, ISBN 0-333-73136-0.
- ↑ Documents on British Foreign Policy, 1919-1939, Third Series, vol. 2, London, 1949, appendix II, p. 677. Alfred de Zayas, "Anglo-American Responsibility for the Expulsion of the Germans, 1944–48", (Pittsburg lecture, published in Vardy/Tooley "Ethnic Cleansing in 20th Century Europe" pp. 239–254) p. 243
- ↑ http://www.fronta.cz/dokument/lord-runciman-zprava-z-21-zari-1938
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Walter Runciman en Vikimedia Komunejo