Weißensee (Turingio)
Weißensee | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Sömmerda | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 036374 | |||
Poŝtkodo | 99631 | |||
Aŭtomobila kodo | SÖM | |||
Oficiala Municipokodo | 16068058 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Peter Albach | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 26 99631 Weißensee | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 3699 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 51°11′00″N 11°04′00″O / 51.183333°N, 11.066667°O (mapo)Koordinatoj: 51°11′00″N 11°04′00″O / 51.183333°N, 11.066667°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 143 m | |||
Areo | 46,55 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.weissensee.de/ | |||
Weißensee [VAJs'nze:] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, 35 kilometrojn de Erfurt kaj ĉirkaŭata de fekunda teraĵo. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 3 699 loĝantojn.
En la komunumo troviĝas interalie historia urbodomo, Kastelo Runneburg kun muzeo kaj holanda ventmuelilo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Famiĝis la urbeto danke al sia situo ĉe la malnova komerca vojo disde Nurenbergo al Magdeburgo. La plej malnova setlejo troviĝis ĉe la burgo Runneburg. En 1485 la urbo venis ĉe la t.n. Lepsika divido al la Dinastio Wettin kaj apartenis sekve al Saksio. Poste ĝi iĝis prusia. La setlejo ĉirkaŭ la Kirko Sankta Nikolao sude de la burgo estas la plej malnova parto urba. Eoste de la burgo rimarkatas eĉ hodiaŭ la strata kradreto de la stratar-aranĝoplano farita post 1150. Ankaŭ restaĵoj de la ĉirkaŭfortikaĵo konservitis.
La urborajtojn akiris la urbetanoj en 1265. En la centro de la Nova bazarplaco troviĝas la gotika Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kies novkonstruo fariĝis en la 14-a jarcento. Antaŭ 1337 setlis Johanitoj venintaj disde Heilingen, kiuj komisiitis pri la konstruo de malsanulejo kaj edukado. Ĝis hodiaŭ videblas la t.n. Pfaffenhof, iama granda komturo.
La urbodomo fajrege en la jaro 1474 detruitis, tamen konserviĝis kelkaj spuroj antaŭfajregaj. La t.n. Fiŝkaptista puto de 1584 servis ĝis la 19-a jarcento kiel akvoprovizejo. Por malhelpi akvomalprovizon konstruitis post 1350 kanalo disde la rivero Helbe. Hodiaŭ tiu ĉi konstruaĵo estas monumentprotektita. Pri antikvaj tempoj memorigas onin ankaŭ poŝtadministrada kolono, muelŝtonoj de izatidaĵoj kaj ventmuelejo.
Diversaj festivaloj ĉiujare havas historian fonon, ekz. kavalirfestoj aŭ akvofesto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|