Großrudestedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Großrudestedt
Blazono

Großrudestedt in SÖM.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Gramme-Aue
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036204
Poŝtkodo 99195
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068021
Politiko
Komunumestro Gerhard Walter
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Karl-Marx-Platz 3
Demografio
Loĝantaro 1847 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 11° 6′ O (mapo)51.09281911.098699Koordinatoj: 51° 6′ N, 11° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 163 m
Areo 23,87 km²
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Großrudestedt [grosRU:deŝtet] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj estas la administra centro de komunumaro Gramme-Aue el pluraj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1 847 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo verŝajne signifas setlejo de Ruodin kaj kamaradoj. Komunumoj finiĝantaj je stedt atestas ekziston jam dum tempo de la elbĝermana tribo de la Hermunduroj. Slavoj (Wenden) povus tiam ekloĝi en Kleinrudestedt kaj la vilaĝo kutimis esti nomita Wenigenrudestedt. En 1211 Bernolf von Rudestedt estis menciita kiel servisto de la landgrafo Hermano de Turingio, poste ankaŭ alia Rudestedte. La vilaĝo tiam venis en la posedon de la grafoj de Beichlingen.

En la 13-a jarcento, proksimaj rilatoj estis establitaj kun la Maria konvento erfurta kiu ankaŭ havis patronecrajtojn super la preĝejo. La periodo de regado de la mario-konventanoj daŭris de 1322 ĝis 1452. La erfurtaj klostro de la Magdalenaninoj kaj Civitana hospitalo posedis ankaŭ aĵojn en Großrudestedt. Ekzistis ankaŭ komandejo de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la urbo. La periodo de 1452, kiam la Maria konvento cedis siajn rajtojn al la urbo; ĝis 1535 referitis kiel Großrudestedt sub la konsilio de Erfurto. Großrudestedt estis nerekte trafita de la pesto kiu okazis dufoje en Erfurto kaj la urba fajrego de 1472, precipe finance kun peza ŝuldo. Malgranda maltrankvilo inter la kamparanoj estis estingita en 1516 fare de militistoj el Erfurto. En la okupo de Erfurto en 1525 dum la kamparanaj ribeloj okupiĝis ankaŭ kamparanoj el Großrudestedt kaj la rezultan punon devis porti la vilaĝo en formo de kroma impostodeviĝo.

Dum la t.n. disputo pri Großrudestedt la loko estis transprenita en 1535 fare de la princelektisto de Saksio. Ekde 1536 Großrudestedt havis protestantan paroĥestron. Ekde la mezo de la 16-a jarcento surlokas propra lernejestro por knaboj. Kleinrudestedt estis trafita per la pesto de 1610/11 kun 31 mortontoj. La Diluvo en Turingio (1613) kaŭzite de masivaj pluvegoj kaŭzis severan damaĝon en la vilaĝoj kaj kampoj. Dum pli ol la sekvantaj cent jaroj la memoro pri ĝi estis farita per ĉiujaraj tagoj de pento kaj preĝo. Dum la Tridekjara milito Großrudestedt suferis tiom, ke la nombro de loĝantoj falis de 430 al 48 pro morto kaj fuĝo. 156 dezertaj kaj neenloĝeblaj domoj alfrontis 14 ankoraŭ enloĝeblajn. Najbaraj vilaĝoj, kiel Kleinrudestedt, estis tute senhomigitaj.

Ĝis la mezo de la 17-a jarcento, Großrudestedt apartenis al Voktujo Schwansee kune kun Schwansee, Großmölsen kaj Kleinrudestedt. Post la translokado de la oficiala sidejo kaj distriktjuĝejo de Schwansee kaj Brembach al Großrudestedt en 1664, Administradujo Großrudestedt estis fondita, kiu apartenis al Saksio-Eisenach ekde 1672 kaj al ]]Saksio-Vajmaro-Eisenach]] de 1741. En 1850 Administradujo Großrudestedt estis kunfandita en la Vajmaran administran distrikton de la Grandduuklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.

La municipa sigelo kun la simbolo de justeco devenas de 1681. Incendioj en 1686 kaj 1687 detruis grandan parton de Großrudestedt, inkluzive de la preĝeja turo, la paroĥestrejo kaj la knaba lernejo. En 1705 la lasta sorĉproceso okazis en la urbo, kiu finiĝis per la ekzekuto de la akuzito per glavo. Komence de la 18-a jarcento Großrudestedt havis proksimume 600 loĝantojn. Pli kaj pli da metioj alvenis al tradicia agrikulturo. La posedaĵoj de la ordeno iĝis libera posedaĵaro. En 1724 la Preĝejo Sankta Albano estis preskaŭ tute rekonstruita, en 1744 la du malnovaj pordegoj, la supra kaj la malsupra pordegoj estis rekonstruitaj. En 1742 duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) ŝanĝigis la komizejon de Schwansee en somerloĝejon, kaj en 1746 li metis la fundamentan ŝtonon por nova konstruaĵo. Schwansee-lago, artefarite kreita ĉirkaŭ 1480, estis drenita kaj rearbarigita en la 1790-aj jaroj. Kun marŝadoj travilaĝaj, tumultrabado, ŝteloj kaj malvolaj liveroj, la Sepjara milito kunportis konsiderindajn ŝarĝojn kaj altan nivelon de ŝuldoj.

En 1806, kiam preskaŭ ĉiuj lokoj en la areo estis prirabitaj fare de la francoj, Großrudestedt, Kleinrudestedt kaj Schwansee mire estis ŝparitaj. En 1813 kozakoj prirabis ĝin. Volontuloj kaj konskriptitaj civitanoj de Rudestedt batalis kontraŭ Napoleono Bonaparte de 1813 ĝis 1815. En 1820 fajro reduktis 88 domojn kaj 120 aliajn konstruaĵojn en Großrudestedt al rubo kaj cindro. Ekde la mezo de la 19-a jarcento knaboj kaj knabinoj estis instruitaj kune. La stratoj estis pavimitaj, en 1861 estis starigita poŝta ekspedicio, en 1864 la loko estis prilumita per lanternoj, kaj en 1879 estis konstruita telegrafstacio.

En 1881 konstruitis stacidomo kun ligiĝo al la fervojlinio inter Erfurto kaj Sangerhausen. Tio estis signifa plibonigo por pasaĝero kaj vartrafiko. Tio ankaŭ komencis la kultivadon de sukerbetoj en la areo, kaj sukerfabriko estis konstruita en 1886. En 1882 komenciĝis la reguligo de la Gramme-rivero. En 1895 nova lerneja konstruaĵo estis inaŭgurita. En 1900, Großrudestedt havis 1,125 loĝantojn, inkluzive de provizoraj laboristoj. Tiuj ankaŭ konsistigis la plej multajn el la 46 katolikoj.

En 1887 la komunumo ankaŭ ricevis fervojan konekton al Vajmaro kaj Rastenberg tra Buttelstedt. La societo Weimar-Rastenberger Eisenbahn-Gesellschaft estis la funkciiganto de tiu sekundara fervojo kun metroŝpuro. En 1898, la berlina fervojentreprenisto Herrmann Bachstein transprenis la neprofitan fervojon, fermis neprofitajn itinerojn kaj daŭre funkciigis la fervojon, populare konatan kiel Laura, ĝis 1946. De 1923 ĝia nomo estis Weimar-Buttelstedt-Großrudestedter Eisenbahn. Surtaluse kondukas nuntempe ŝatata biciklovojo.

Dum la nazia epoko la lokulo Gerd Bergmann (nask. en 1928) decidis rezisti. Kune kun kvar amikoj de komerca lernejo en Erfurto li disdonis flugfoliojn kontraŭ la milito kaj aŭskultis malpermesitajn eksterlandajn radiostaciojn. Kelkaj flugfolioj ankaŭ venis al Großrudestedt kaj estis sekrete disdonataj. Bergmann estis arestita en septembro 1943 pro preparado de tre ŝtatperfida ago. Post pli ol ok monatoj en priesplordemandado li estis kondamnita al ses monatoj en junula malliberejo en junio 1944.

Dum la Dua mondmilito militkaptitoj el Pollando kaj Francio kaj ankaŭ 158 virinoj kaj viroj el Pollando, Sovet-Unio kaj Jugoslavio devis fari punlaboron en Großrudestedt: en agrikulturo kaj ĉe la stacidomo. En Kleinrudestedt ekzistis 70 punlaboristoj kiuj estis dungitaj fare de farmistoj kaj en la Schwansee-arbaro. En Kranichborn laboris 30 poloj kaj sep rusoj. Sur la biendomo Tümmler laboris dek poloj. Malgranda infano kaj maljunulino mortis dum tia deviga laboro.

En aprilo 1945, Großrudestedt estis liberigita fare de la Usona Armeo. Okupiĝo fare de la Ruĝa Armeo sekvis en julio 1945. La Rusoj restis ĝis 1990. Samjare la vilaĝo iĝis parto de la nove fondita federacia Libera ŝtato de Turingio.

Homoj rilataj al Großrudestedt[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la loka kirko Sankta Albano