Willem-Alexander (Nederlando)
Willem-Alexander de Nederlando, nederlande Willem-Alexander Claus George Ferdinand van Oranje-Nassau (naskiĝis la 27-an de aprilo 1967), estas la reĝo de la Reĝolando de la Nederlandoj. Li oficiale estas alparolita kaj citita kiel "Zijne majesteit Willem-Alexander" (Lia Moŝto Vilhelmo-Aleksandro). Ekde la 2-a de februaro 2002 li estas edzo de Máxima Zorreguieta kun kiu li havas tri filinojn:
- Amalia (7-an de decembro 2003) (tronheredontino)
- Alexia (26-an de junio 2005)
- Ariane (10-an de aprilo 2007)
Ekde la 30-a de aprilo 2013 li estas reĝo Willem-Alexander de Nederlando[1], post la anoncita abdiko de lia patrino, reĝino Beatrix. La nacia festotago Reĝinotago ekde la jaro 2014 nomiĝas Reĝotago (nederlande Koningsdag) kaj celebriĝas la 27-a de aprilo, okaze de la naskiĝtago de Willem-Alexander.
Antaŭe: | Reĝo de Nederlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Beatrikso | 2013–nun | – |
|
Referencoj
- ↑ Prins van Oranje wordt Koning Willem-Alexander Publika sciigo de la reĝa familio, 28-a de januaro 2013.