William Henry Flower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William Henry Flower
WilliamFlowerKCB.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1831 (1831-11-30)
en Stratford-upon-Avon
Morto 1-an de julio 1899 (1899-07-01) (67-jara)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • UCL Medical School
Familio
Patro Edward Fordham Flower
Patrino Celina Greaves
Frat(in)o Charles Edward Flower
Edz(in)o Georgiana Rosetta Smyth
Infanoj Stanley Smyth Flower • Vera Josephine Flower • Victor Flower
Okupo
Okupo armea kuracisto • zoologo • scienca ilustristo • muzedirektoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Siro William Henry FLOWER RS (naskiĝis la 30-an de novembro 1831 en Stratford-upon-Avon, mortis la 1-an de julio 1899 en Londono) estis angla kuracisto, muzekuratoro kaj fakulo pri kompara anatomio, kiu iĝis grava aŭtoritato pri mamuloj kaj ĉefe pri cerbo de primatoj. Li subtenis Thomas Henry Huxley en grava polemiko kontraŭ Richard Owen pri la homa cerbo kaj finfine li sukcedis Owen kiel Direktoro de la Muzeo pri Natura Historio de Londono.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Krom sia kontinua intereso en primatoj, Li iĝis fakulo ankaŭ pri Cetacoj, tio estas balenoj kaj ties parencoj. Li faris dissekcojn, iris sur balenkaptistaj ŝipoj, studis malkovroj de balenfosilioj, kaj establis balenĉambron en la Muzeo pri Natura Historio kun skeletoj kaj gipsaj modeloj.[1][2] Li publikigis la diraĵon pri "absoluta kaj kompleta detruo de du specioj de veraj balenoj pro la senripoza avaremo de la balenĉasistoj".[3]

Li faris valorajn kontribuojn al la struktura antropologio, ekzemple publikigante kompletajn kaj akuratajn mezurojn de 1,300 homaj kranioj, kaj kiel kompara anatomiisto en la fako de Mammalia li rangis alte. Li estis la unua persono kiu montris, ke lemuroj estas primatoj.

Li estis grava aŭtoritato pri la aranĝo de muzeoj. Li insistis en la gravo distingi inter kolektoj intencitaj por la uzado de fakuloj kaj tiuj dezajnitaj por la instruado de la ĝenerala publiko, indikante malutilecon prezenti al la unuaj nombrajn simple tipajn formojn kiel havigi al tiuj lastaj longan serion de specimenoj kiuj diferencus nur en plej minoraj detaloj. Liaj ideoj, kiuj estis tre multe kaj sukcese aplikitaj al la muzeoj kiujn li zorgis, atingis ampleksan aprobon kaj igis lin esti konsiderita reformisto kiu multe plibonigis la metodojn de muzeaj aranĝoj kaj administrado.

Li laboris ankaŭ por pli ampleksa aliro al muzeoj, fare kaj de edukitaj personoj kiuj bezonas scii pli pri la rapida disvolviĝinta mondo de la scienco kaj de ordinaraj personoj kies mensaj horizontoj povus esti etenditaj. Li persone gvidis vizitojn de grupoj tra la tuta socia gamo, el la reĝaj personoj al laboristoj.[4][5]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Liaj publikaĵoj temas ĉefe pri mamuloj; li ne estis kampa biologo nek studanto de aliaj vertebrulaj grupoj.

  • Diagrams of the nerves of the human body. London 1861.
  • Observations of the posterior lobes of the cerebrum of the Quadrumana, with a description of the brain of a Galago. Proc Roy Soc' 1860–62 xi, 376-81, 508; Phil Trans1862 185–201.
  • 'Notes on the anatomy of Lithecia Monachus (Geoff.). Proceedings of the Zoological Society of London, 9a de Decembro, 1862 1–8
  • On the brain of the Javan Loris (Stenops javenicus). Read 1862, publ. Zool Soc Trans 1866 103–111.
  • On the brain of the Siamang (Hylobatis syndactylis)'. Nat Hist Rev 1863 279-257.
  • Notes on the skeletons of whales in the principal museums of Holland and Belgium, with descriptions of two species apparently new to science. Proceedings of the Zoological Society of London, 8 November, 1864 384–420.
  • An introduction to the osteology of the Mammalia. London 1870; 2a eld 1876; 3a eld kun Hans Gadow 1883. An introduction to the osteology of the mammalia (1885)
  • On the brain of the red Howling Monkey (Mycetes seniculus). Zool Soc Proc 1864 335–338.
  • Fashion in deformity. 1885.
  • The Horse: a study in natural history. 1890.
  • Introduction to the study of Mammals, living and extinct kun Richard Lydekker. London 1891.
  • Essays on Museums and other subjects. London 1898. (Kun ideoj de Huxley kaj Owen)

Li verkis kvardek artikolojn por la 9a eldono de Encyclopædia Britannica, ĉiu po unu el la grupoj de mamuloj.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Whales: Beneath the surface Alirita la 8an de Novembro 2018.
  2. Hendry, Alastair (2a de Marto 2017), "One man forever changed the way curators showcase their largest and most eye-catching specimens – including blue whales", The whale story: a delight to the eye, Alirita la 8an de Novembro 2018.
  3. Cornish, p75
  4. Essays on Museums, p 93
  5. Lydekker, p 153
  6. Important Contributors to the Britannica, 9a kaj 10a Eldonoj, 1902 encyclopedia.com. Alirita la 18an de Aprilo 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edwards E (1870). Lives of the founders of the British Museum: with notices of its chief augmentors and other benefactors, 1570-1870. London.
  • Cornish, Charles J. (1904). Sir William Henry Flower KCB: A Personal Memoir. London: Macmillan. Alirita la 8an de Novembro 2018.
  • Lydekker, Richard (1906). Sir William Flower. Dent, London & Dutton, N.Y. Alirita la 8an de Novembro 2018.
  • Crook, J. Mordaunt (1972). The British Museum. London.
  • Miller, E. (1973). That noble cabinet: a history of the British Museum.
  • Gunther, Albert E (1975). A century of zoology at the British Museum. London.
  • Barber, L. (1980). "Omnium gatherum". The heyday of natural history 1820–1870. London: Cape.
  • Gunther, Albert E (1981). The founders of science at the British Museum, 1753–1900. London: Halesworth.
  • Stearn, W. T. (1981). The Natural History Museum at South Kensington: a history of the British Museum (Natural History), 1753–1980.