Witold Uklański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Uklański
Persona informo
Aliaj nomoj Herold
Naskiĝo 13-an de marto 1893 (1893-03-13)
en Gołonóg
Morto 3-an de majo 1954 (1954-05-03) (61-jaraĝa)
en Wronki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Witold Edward Uklański aŭ Witold Sawicki pseŭdonomo "Herold" (naskiĝis la 13-an de marto 1893 en Gołonog (nun kvartalo de Dąbrowa Górnicza), mortis la 3-an de majo 1954 en Wronki) – pola soldato de la Armeo de Rusia Imperio, majoro de kavalerio de Pola Soldataro, mutobskurulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post abituro en 1913 en filologia gimnazio en Kielce daŭrigis lernadon en Varsovia Politekniko, tamen jam aŭguste 1914 eniris volontule al la cara armeo. Soldatservis en la 4-a regimento de husaroj en Mariampol. Dufoje vundita, pro sia braveco distingita per Merit-Kruco de la Milita Ordeno de Sankta Georgo.

En majo 1917 eniris al formiĝanta la Unua Pola Korpuso en Rusio, formigata de Józef Dowbor-Muśnicki. Tie estis direktita al la 1-a regimento de kavalerio. De la 11-a de novembro 1918 servis en la pola armeo. Post fino en junio 1920 de la Substandardista Lernejo de Kavalerio estis direktita al Tatara Regimento de Kavalerianoj, de septembro 1920 soldatservis en la 14-a regimento de kavalerianoj. Dum bataloj por sendependeco de Pollando estis trifoje vundita: la 11-an de februaro 1918, la 23-an de januaro 1919 kaj la 10-an de aŭgusto 1920.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Medalo de Sendependeco
  • Merit-Kruco de la Milita Ordeno Sankta Georgo – la 7-an de junio 1915.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

En la maldekstra navo de la preĝejo al Sankta Jacek ĉe la str. Freta en Varsovio oni malkovris en w 1980 tabulon pri Memoro al soldatoj de Pola Enlanda Armeo, mutobskuruloj – paraŝutistoj de Anglio kaj Italio, mortfalintaj pro sendependeco de Pollando. Inter listigitaj 110 mortfalintaj mutobskuruloj estas Witold Uklański.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Krzysztof A. Tochman, Słownik biograficzny cichociemnych (Biografia vortaro de mutobskuruloj), 1-a volumo, Firma „Kasperowicz – Meble”, Oleśnica 1994, p. 135–137, ISBN 83-902499-0-1.
  • Jędrzej Tucholski, Cichociemni (Mutobskuruloj). Instytut Wydawniczy „Pax”, Varsovio 1984, p. 428, ISBN 83-211-0537-8.
  • Jędrzej Tucholski, Cichociemni 1941–1945 – Sylwetki spadochroniarzy (Mutobskuruloj 1941-1945 - Siluetoj de paraŝutistoj), Wojskowy Instytut Historyczny, p. 264–265.