Władysław Grabski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Grabski
Persona informo
Władysław Dominik Grabski
Naskiĝo 7-an de julio 1874 (1874-07-07)
en Borów, powiat łowicki
Morto 1-an de marto 1938 (1938-03-01) (63-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per karcinomo vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Sankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco Kongresa PollandoDua Pola Respubliko vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Popular National Union • National-Democracy vd
Subskribo Władysław Grabski
Familio
Dinastio Q63531354 vd
Gefratoj Zofia Kirkor-Kiedroniowa • Stanisław Grabski vd
Infanoj Władysław Jan Grabski • Zdzisław Grabski • Andrzej Kazimierz Grabski vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistohistoriistoterkultivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Władysław Dominik Grabski (naskiĝis la 7-an de julio 1874 en Borów (distrikto Łowicki), mortis la 1-an de marto 1938 en Varsovio) estis pola politikisto de nacia demokratio, ekonomikisto kaj historiisto, ministro pri la trezoro kaj dufoja ĉefministro de Dua Pola Respubliko, aŭtoro de valuta reformo.

Socia kaj sendependeca aganto, en la jaroj 1905–1912, parlamentano al rusa Dumao, membro de Pola Nacia Komitato, vicprezidanto de kreita en 1914 Centra Civitana Komitato en Varsovio, prezidanto de Centra Civitana Komitato de Pola Reĝlando en Rusio (1915–1918). Oktobre/novembre 1918 ministro pri agrikulturo kaj kronaj bonaĵoj. Membro de Supera Popola Konsilio en 1918, parlamentano kadre de Popol-Nacia Asocio (1919–1922), trezor-ministro de decembro 1919 ĝis junio 1920, de januaro 1920 ĝis junio 1923 kaj de decembro 1923 ĝis novembro 1925. Ĉefministro de la registaro de Pola Respubliko de la 23-a de junio ĝis la 24-a de julio 1920 kaj de la 19-a de decembro 1923 ĝis la 14-a de novembro 1925. Rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio en la periodo 1926–1928, prorektoro de tiu ĉi altlernejo en la jaroj 1928–1929.

Biena civitano de varsovia gubernio en 1909.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia Towarzystwa Rolniczego 1858–1861 (Historio de Agrikultura Societo, 1904)
  • Bilans Królestwa Polskiego w finansach Rosji (Bilanco de Pola Reĝlando en financoj de Rusio, 1909)
  • Rocznik Statystyczny Królestwa Polskiego 1914 (Statistika Jarlibro de Pola Reĝlando 1914, 1915)
  • Cel i zadania polityki agrarnej w Polsce (Celo kaj taskoj de terkultura politiko en Pollando, 1918)
  • O własnych siłach (Kun propraj fortoj, 1926)
  • Dwa lata pracy u podstaw państwowości naszej (Du jaroj da laboro baze de nia ŝtataneco, 1927)
  • Historia wsi w Polsce (Historio de vilaĝo en Pollando, 1929)
  • Kryzys rolniczy (Agrokultura krizo, 1929)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Ajnenkiel, Od rządów ludowych do przewrotu majowego. Zarys dziejów politycznych Polski 1918–1926 (De popola regado ĝis la maja puĉo. Skizo de politika historio de Pollando 1918-1926), Wiedza Powszechna, Varsovio 1986, ISBN 83-214-0581-9.
  • Ludwik Bazylow, Polacy w Petersburgu (Poloj en Peterburgo), Ossolineum, Vroclavo 1984, ISBN 83-04-01567-6.
  • Wojciech Morawski, Władysław Grabski, premier rządu polskiego 23 VI – 24 VII 1920, 19 XII 1923 – 14 XI 1925 (Władysław Grabski, ĉefministro de pola registaro 23.06-24.07.1920, 19.12.1923-14.11.1925), en: Andrzej Chojnowski, Piotr Wróbel, Prezydenci i premierzy Drugiej Rzeczypospolitej (Prezidentoj kaj ĉefministroj de la Dua Pola Respubliko), Ossolineum, Vroclavo – Varsovio – Krakovo 1992, ISBN 83-04-038547.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]