Xavier de Sade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier de Sade
Persona informo
Xavier de Sade
Naskiĝo 25-an de marto 1777 (1777-03-25)
en Eyguières
Morto 24-an de majo 1846 (1846-05-24) (69-jaraĝa)
en former 10th arrondissement of Paris
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François-Xavier-Joseph-David DE SADE (naskiĝinta la 25-an de marto 1777 en Eyguières - mortinta la 24-an de majo 1846 en Parizo), estis franca politikisto kaj deputito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al branĉo de la familio de la markizo de Sade, kaj estis la filo de Joseph David de Sade, markizo de Montbrun, eminenta numismatikisto elektita deputito dum la ĝeneralaj statoj de 1789. La elekto de lia patro tamen estis nuligita kaj la familio elmigris en aprilo 1789, ĵus antaŭ la franca revolucio.

La juna Xavier de Sade finis siajn studojn en Londono, sekve rekuniĝis kun sia familio en Romo antaŭ ol daŭre instaliĝi en Anglio. Tie li kunlaboris kun la gazeto L'Ambigu, redaktita en Londono de Jean Gabriel Peltier, poste revenis al Francio en 1812 kaj retiriĝis al Condé-en-Brie.

Departementa konsilisto de Aisne ekde 1816, li publikigis en 1822 siajn Pensojn pri la propraj rimedoj por solidigi la konstitucian ordon en Francio, kiuj rimarkigis lin.

Xavier de Sade estis elektita la 24-an de novembro 1827 kiel deputito de la departemento Aisne. Li interalie deklaris sin favore al la libereco de instruado, estis raportisto de pluraj komisionoj kaj membro de tiu, kiu redaktis la Adreson de la 221, kiun li voĉdonis.

Reelektita la 3-an de julio 1830, li aliĝis al la nova julia monarkio de Ludoviko-Filipo, kvankam li ofte samopiniis kun la dinastia opozicio.

En decembro 1834, li estis unu el la fondintoj de la franca societo por la abolicio de sklaveco.

Li plurfoje obtenis sian reelekton ĝis sia morto en 1846.

Xavier de Sade interalie esprimis sin en la parlamento pri la kreado de ĵurio por gazetaraj krimoj, la financo de la ekspedicio de Alĝero aŭ la nacia gvardio. Komisionano taskita pri la ekzameno de la nova elekta leĝo post la revolucio de 1830, li defendis la malaltigon de la prezo de voĉdonrajto de 500 al 200 frankoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]