Saltu al enhavo

Yoel Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yoel Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1937 (1937-06-23)
en Braŝovo
Morto 25-an de aŭgusto 2023 (2023-08-25) (86-jaraĝa)
en Israelo
Lingvoj hebreajapanagermana vd
Ŝtataneco Israelo
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
tradukisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco, tradukado, poezio kaj filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Universitato de Ĥajfo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joel HOFFMANN (hebree יואל הופמן; la 23-an de junio 1937, en Brașov, Rumanio – la 25an de aŭgusto 2023, en Safed, Israelo) estis israela-juda untempa verkisto, redaktisto, akademiulo kaj tradukisto [1]. Li laboris kiel profesoro pri filozofio, budhismo kaj japana poezio ĉe la Universitato de Ĥajfo en Israelo kaj vivis en Galileo [1].

Yoel Hoffmann estis naskita en Brașov en Rumanio de judaj gepatroj kun aŭstro-hungara kultura fono. Kiam li estis unujara, liaj gepatroj fuĝis kun li al Brita Palestino pro la kreskanta influo de Germana Nacisocialismo en Eŭropo. Kiam li estis trijara, lia patrino mortis kaj lia patro donis sian knabeton al orfejo ĝis li reedziĝis.

En la fruaj 1970-aj jaroj, Yoel Hoffmann iĝis interesita pri budhismo kaj estis ofta gasto ĉe la budhana templo en Ĥajfo. Dum tiu tempo, Hoffmann vojaĝis al Japanio, ekzameniĝis ĉe la Universitato Hanazono de la Rinzajo kaj Zeno- tradicio en Kioto, komencis studi kaj traduki ĉinajn kaj japanajn budhanajn tekstojn, kaj vivis kaj meditis dum du jaroj sub la gvido de Zen-majstro Hirano Sōjō en Zen-monaĥejo. Li tiam daŭrigis siajn filozofiajn studojn en Universitato de Tel-Avivo sub Ben-Ami Scharfstein kaj tiam en Universitato de Kioto kaj ricevis sian doktorecon en religia filozofio kaj budhismo en Kioto. Hoffmann instruis kiel profesoro pri filozofio kaj literaturo ĉe la Universitato de Ĥajfo ĝis sia emeritiĝo [2][3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 יואל הופמן.
  2. (2017) “Yoel Hoffman's Curriculum Vitae and Japanese Death Poems as Keys to Reading His Work”, CISMOR Conference on Jewish Studies, Doshisha University, Japan 9, p. 37–48. 
  3. . Yoel Hoffmann, Author Page. www.thedeborahharrisagency.com/authorspage.aspx?author=28. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 22 August 2011 .