Zdeněk Hršel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdeněk Hršel
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1928 (1928-09-09)
en Hradec Králové
Morto 1-an de junio 2014 (2014-06-01) (85-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Frat(in)o Miroslav Hršel
Okupo
Okupo esperantisto • filologo • bibliotekisto
vdr

Zdeněk HRŠEL (naskiĝis la 19-an de septembro 1928 en Hradec Králové, mortis la 3-an de junio 2014 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, filologo, bibliotekisto kaj honora membro de ĈEA.

Li naskiĝis kiel filo de muzikisto-esperantisto en Hradec Králové, kie li konatiĝis dum siaj gimnaziaj studoj kun profesoro Miloš Lukáš. Pro lia influo li ekde sia junaĝo eklaboris en la Esperanto-movado, unue en sia naskiĝurbo Hradec Králové, poste en Brno. Multajn jarojn li estis sekretario de la Esperanto-Klubo en Brno, kie li estis la plej grava kunlaboranto de Josef Vondroušek. Inter la jaroj 1988 kaj 2009 li funkciis kiel prezidanto de la klubo, post kio li estis nomumita honora prezidanto.

Gravan spuron li faris en la Esperanto-kulturo. Informiloj "Hradecano" kaj "Bulteno de EK Brno" estis multfoje ne nur preparitaj de li, sed eĉ tajpitaj. Kunlabore kun la Moravia landa biblioteko li ellaboris katalogon de Esperanto-verkoj. En 1984 li iniciatis kaj gvidis laborojn pri la novaj Esperanto-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta vortaroj kaj restis unu el la kunlaborantoj, kiam la vortaroj estis preperataj por preso. Grave li kontribuis ankaŭ dum la redaktado de Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt, Propra biografio de Karolo la Kvara (glosaro) kaj Cent jaroj de Esperanto-Klubo en Brno. Plurajn jarojn li kolektis bibliografion de la tutviva verkaro de Miloš Lukáš.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Seznam zahraničních dokumentačních a knihovnických časopisů (Listo de eksterlandaj dokumentaj kaj bibliotekaj gazetoj, ČSTV Hradec Králové)
  • Apliko de Esperanto en la laboro de informcentroj (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko: kolekto de seminariaj referaĵoj; p.18 - 24 : bibliogr. p. 24)
  • Esperanto: soupis literatury z fondu Státní vědecké knihovny v Brně (Listo de E-literaturo en la Ŝtata Scienca Biblioteko de Brno, 1981 - kun Božena Kyjovská)
  • Cent jaroj de Esperanto en Brno (2001, kun Miroslav Malovec)
  • Bibliografio de la verkaro de Miloš Lukáš (manuskripto)
  • Rudná (distrikto Svitavy) (priskribo de vilaĝo, 2003)
  • Urbo Brno - ĝusta direkto – traduko de prospekto pri la urbo Brno[1]
  • Traduko de la oficiala retejo de la urbo Moravské Budějovice[2]
  • Jaroslav Hašek: La Amsterdama hom-negocisto (Internacia Kata Gazeto, 1/1969, Hradec Králové)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Al plia precizeco (Starto 3/1977, p. 8-9)
  • Helpu konservi valoraĵojn (Starto 2/1979, p. 14)
  • Kion signifas "ne devi"? (Starto 4/1997, p. 15)
  • Miloš Lukáš (1897-1976) kiel Esperanto-tradukisto (In: Klaro kaj elasto, Festlibro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego, p. 343-356)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La prospekto Urbo Brno - ĝusta direkto Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Esperantlingve en la oficiala retejo de la magistrato
  2. Oficiala retejo de Moravské Budějovice en Esperanto