Zoltán Csuka
Zoltán Csuka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de septembro 1901 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Zichyfalva |
Morto | la 23-an de marto 1984 en Hungario Érd |
Lingvoj | hungara • serba • kroata • slovena |
Ŝtataneco | Jugoslavio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto • redaktoro • tradukisto |
Zoltán Csuka [ĉuka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csuka Zoltán estis hungara poeto, redaktoro, tradukisto.
Zoltán Csuka[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1901 en Zichyfalva, li mortis la 23-an de marto 1984 en Érd.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Csuka estis edukita en pluraj urboj, fine li maturiĝis en Pécs, kie li komencis sian literaturan karieron (ĝuste tiam la urbo estis okupita de serboj). Inter 1921-1933 li vivis en Subotica (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj), kie same estis aktiva en tereno de literaturo. Pli poste ĝis sia morto li vivis en Érd. Resume li tradukis ĉirkaŭ cent librojn. Inter 1950-1955 li estis en prizono pro falsaj akuzoj. Li fondis bibliotekon en Érd en 1976. Li ricevis hungarajn kaj jugoslaviajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Fundámentom. Versek (poemoj, 1924)
- Tűzharang (poemoj, 1933)
- A visszatért Délvidék (redaktoro, 1941)
- Buzgó kiáltás (elektitaj poemoj, 1957)
- Előretolt állásban. Versek. 1921–1939 (poemoj, 1966)
- Poezia (elektitaj poemoj, 1975)
- Bizonyságul (poemoj, 1983)
Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Ivo Andrić: Híd a Drinán
- Miroslav Krleža: Zászlók; Éjtszakának virrasztója
- en:Simo Matavulj: Fráter Barnabás
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM50482 hungarlingva datenaro de muzeo