Zoltán Horváth (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Horváth
Zoltán Horváth en 2016
Zoltán Horváth en 2016
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30)
en Budapeŝto
Morto 11-an de novembro 2018 (2018-11-11) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo teatra reĝisoro • universitata instruisto
vdr

Zoltán Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Zoltán estis hungara teatra reĝisoro, altlerneja instruisto.

Zoltán Horváth hejme

Zoltán Horváth[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de novembro 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Horváth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951, poste reĝisoran diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Lia ĉefinstruisto estis Gusztáv Oláh. Li reĝisoris operojn en Teatro Déryné (1956–1958), Teatro Csokonai (Debrecen) (1958–1963), Nacia Teatro (Pécs) (1963–1972), Nacia Teatro (Szeged) (1972–1983). Li estis arta gvidanto de Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1983–1988, poste li pensiuliĝis. Li instruis en konservatorio en Szeged, poste en Muzikarta Altlernejo (intertempe jam universitato), pli poste en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn inter 1966-2010. Li edziĝis en 1957, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1961.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]