Arĝentokululo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zosterops lateralis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝentokululo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Zosteropedoj Zosteropidae
Genro: Zosteropo Zosterops
Zosterops lateralis
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ArĝentokululoVaksokululo (Zosterops lateralis) estas tre eta paserina birdo. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la insuloj de sudokcidenta Pacifiko nome Lord Howe, Nov-Kaledonio, Lojaloj, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Ĝi estas komuna, kaj eĉ abunda, tra la relative fruktodonaj partoj de sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio (inklude Tasmanio kaj la insuloj de la Tasmania Markolo), kaj tra la humida marborda zono de tropika Kvinslando, inklude la regionon de la Kabjorka Duoninsulo. En Aŭstralio kaj Novzelando ĝia komuna nomo estas foje mallongigita kiel Blankokulo, sed tiu nomo estas pli komune uzata por aludi ĉiujn membrojn de la genro ZosteropsZosteropoj, aŭ eĉ por la tuta familio Zosteropedoj.


Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre malgranda birdo de akrapinta malhelgriza beko kaj ankaŭ grizaj gamboj. La nomoj de la specio aludas al la plej karaktera eco de la specio nomo ĉirkaŭokula ringo tre blanka (kvankam bordita de nigro kiu ligas la okulon al la beko per nigra brido) kaj tre kontrasta ene de la flavverdeca kapo kiu siavice kontrastas kun la grizaj brusto kaj dorso. Estas verdaj partoj en pugo kaj flugiloj, dum subaj partoj estas helbrungrizaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

De tiu aŭstralazia kaj pacifika specio estas multnombraj subspecioj; inter aliaj la jenaj:

  • La Grizbrusta arĝentokululo or Western Arĝentokululo (Z. l. gouldi) de okcidenta Aŭstralio.
  • La Grizdorsa arĝentokululo (Z. l. halmaturinus) de okcidenta Aŭstralio, distinga pro pli griza dorso kaj brunecaj flankoj.
  • La Grizbrusta arĝentokululo (Z. l. lateralis) de orienta Aŭstralio, distinga pro pli griza brusto.
  • La Lordhova Arĝentokululo (Z. l. tephropleurus) estas minacata birdo de la Insulo Lord Howe.[1] [2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lord Howe Island Silvereye. Department of Environment and Climate Change, New South Wales. Vizitita la 2008-07-05
  2. Lordhovaj subtropikaj arbaroj