Avesta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avesta lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo • lingvo
orienta irana lingvaro
Regiono Orienta Irana Altebenaĵo
Parolantoj 0
Skribo Avesta alfabeto, gujaratia skribo
Morto Dato nekonata
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Hindirana
Irana
Avesta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ae
  ISO 639-2 ave
  ISO 639-3 ave
  Glottolog aves1237
Angla nomo Avestan
Franca nomo avestique
vdr

La avesta lingvo (ankaŭ konata kiel zenda aŭ zend) estas orienta irana lingvo, parenca al la malnovpersa, apartenanta al la familio de la hindeŭropaj lingvoj, en kiu estis verkita la Avesto aŭ la sankta libro de la Zaratuŝtrismo. Ĝi estis uzita en la antikva Persio

Ĝeneralaj karakteristikoj[redakti | redakti fonton]

La avestlingvaj vortoj povas aparteni al tri genroj: maskuleno, femineno kaj neŭtro. Koncerne la numero. la vortoj povas aparteni al la singularo, dunombro aŭ pluralo. Ĝi estas sinteza lingvo: la substantivoj estas deklinaciitaj en sep kazoj (nominativo, akuzativo, instrumentalo, dativoablativo, lokativo kaj genitivo).

La avesta alfabeto estas evoluo de la malfrua pahlavia skribo, kiu mem devenas de la aramea alfabeto. Ĝia nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Língua avéstica en la portugala Vikipedio.