Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
romkatolika katedralo
Ĉieliro de Maria
Romkatolika katedralo en Kaposvár
Romkatolika katedralo en Kaposvár
katedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkokatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1886
Konsekrinto Zsigmond Kovács
Statuso katedralo, ankaŭ paroĥo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Alto 63 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La romkatolika katedralo de Ĉieliro de Maria estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Kaposvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ligna kirko estis konstruita en 1702. Post jardekoj en 1748 oni konstruis pli grandan, stabilan preĝejon. Oni uzas la novan, imponan katedralon ekde 1886, sed skulptaĵo devenis el la baroka erao. Kune kun la katedralo ankaŭ klasikisma paroĥo konstruiĝis. La marmoraj akvujoj pretiĝis en 1936. En la 1930-aj jaroj la katedralo estis renovigita kaj la sakristio estis pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo havas 3 navojn, unu altan kaj 4 malaltajn turojn. En la ĉefturo estas 4 sonoriloj. Interne estas diversaj flankaj altaroj. Malantaŭ la ĉefaltaro la fenestroj prezentas Sanktan Ladislaon, Dipatrinon kaj Sanktan Stefanon. La sanktejo estas kvinangula. Antaŭ la katedralo estas skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1742 kaj kolono pri Sankta Maria. Flanke de la preĝejmuro estas ornama puto de Reĝo Sankta Stefano fare de Jenő Bory.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la katedralo
Ornama puto de la katedralo