Preĝejo Emeriko de Hungario (Balatonalmádi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Balatonalmádi
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Balatonalmádi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonalmádi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Várpalota
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Medgyaszay
Konstrustilo hungareca secesio
Konstruado 1930–1930
Specifo
Konstrumaterialo masonita parte el ruĝaj ŝtonoj el permio
Ligiloj
vdr

La preĝejo Emeriko de Hungario estas romkatolika kirko en Hungario, en urbo Balatonalmádi.

Preĝeja korto

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolikoj de Balatonalmádi havis kirkon en la aliĝinta vilaĝo Vörösberény. Ĝi ne sufiĉis depost la 1-a mondmilito, tial oni konstruis pli novan en la origina "almádi" en 1930. La paroĥo estis fondita en 1934.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en la urbomezo. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramida. En la fasado triangulo plene reliefas, en kies interno estas bildo. 4 kolonoj tenas la triangulon. Malantaŭ la kolonoj troviĝas 3 pordoj. Interne la plena navo estas kovrita per murpentraĵoj ekde 1955.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1945 Reĝa Palaco (Budapeŝto) funkciis en la hungara ĉefurbo, sed dum la sieĝo ĝi plene ruiniĝis. Hazarde la ene funkcianta kapelo restis netuŝita, ĉar la etaĝaj ruinoj plene kovris kaj ŝirmis ĝin. La palaco longe restis ruino, sed inter 1956-1958 la kapelo estis malkonstruita kaj rekonstruita ĉe la preĝejo Emeriko en Balatonalmádi. Interne oni gardas relikvojn de Stefano la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario kaj Gizela de Bavario. Estas videbla ankaŭ mozaiko pri Stefano fare de Károly Lotz.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.