Fosfolipido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fosfolipidoj estas tipo de lipidoj sapigeblaj kiuj komponas la membranojn de la ĉeloj, komponitaj per unu molekulo de alkoholo (glicerolo aŭ de esfingosino), al kiu kuniĝas du grasacidoj (1,2-diacilglicerolo) kaj unu grupo fosfato. La fosfato kuniĝas pere de fosfodiestera ligilo al aliaj molekuloj, kiuj ĝenerale enhavas nitrogenon, kiel kolino, serinoetanolamino kaj multajn fojojn posedas elektran ŝargon. Ĉiuj aktivaj ĉelmembranoj posedas duoblan mantelon de fosfolipidoj.

Entreprenoj kiel Lipoid, Avanti Polar kaj VAV Life Sciences[1] produktas industrie purigitajn fosfolipidojn, por kiuj oni trovis aplikaĵojn en la nanoteknologio kaj la scienco de la materialoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «VAV Life Sciences launches India’s first phospholipid manufacturing plant» Arkivigite je 2020-07-23 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Indian Express. Konsultita la 31an de januaro 2020.