Ruĝa ribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa ribo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Grosulariacoj Grossulariaceae
Genro: Ribo Ribes
Specio: Ruĝa ribo Ribes rubrum
Ribes rubrum
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝa ribo (Ribes rubrum) estas bero, origine el la okcidenta parto de Eŭropo: Belgio, Germanio, Francio, Nederlando, Nord-Italio kaj Nord-Hispanio. Ĝi estas foliperdanta arbusto, normale 1 ĝis 1,5 m alta, kelkfoje 2 m, kun manlobaj folioj kun kvin loboj. La floroj estas modestaj flavoverdaj kaj la manĝeblaj beroj estas helruĝaj aŭ kelkfoje blankaj. La beroj (diametro proks. 8-12 mm) pendas en grapoloj de 3 ĝis 10 beroj, la longeco de tia grapolo estas 4 ĝis 8 cm. Plantita arbusto povas doni 3 ĝis 4 kg da beroj, ĉirkaŭ la mezo aŭ fino de la somero. Estas du specioj kun taksonomie neniu diferenco:

  • ruĝa ribo
  • blanka ribo

Nutra valoro (100g)[redakti | redakti fonton]

Energio 56 Kkal/191,8
Proteino 1,3 g
Graso 0,2 g saturita - 0 g
Karbohidrato 7,9 g sukero - 7,9g
Fibroj 3,5 g
Natrio 1,4 mg
Vitamino C 21 mg
Fero 1,2 mg
Blankaj riboj