Gazetarlibereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rangotabelo de gazetarlibereco 2023 laŭ Raportistoj sen limoj[1]
  •  Bona situacio
  •  Kontentiga situacio
  •  Rekoneblaj problemoj
  •  Malfacila situacio
  •  Tre severa situacio
  •  Nekonata situacio
  • Monumento al la Gazetarlibereco en Kadizo, Hispanio.

    La GazetliberecoGazetarlibereco estas la ekzisto de garantioj per kiuj la civitanoj havas rajton organiziĝi por la kreado kaj eldonado de amaskomunikiloj kies enhavo estu nek kontrolitaj nek cenzuritaj fare de la povoj de la Ŝtato. Laŭ tio ĉia persono povus publikigi siajn ideojn libere kaj sen antaŭcenzuro. Ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

    Svedio estis la unua lando kiu adoptis klaran leĝaron por la Gazetlibereco pere de la "tryckfrihet" de 2a de decembro 1766. En Usono tiu rajto estas garantiita de la Unua Amendo al la Usona Konstitucio.

    Ne ĉiuj landoj havas ĝin garantiita, ĉu pere de Rajtoĉarto aŭ Konstitucio, por ekzemplo en Aŭstralio. En multaj okazoj tiu libereco estas limigita pro aliaj rajtoj, kiel rajto al propra bildo, kontraŭ kalumnio, kontraŭ opozicio al superaj gravuloj ktp.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]