Konsonanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.

Pulmaj konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.

Voĉlokoj[redakti | redakti fonton]

Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.

Moveblaj organoj[redakti | redakti fonton]

Malmoveblaj[redakti | redakti fonton]

Kavoj[redakti | redakti fonton]

Ordigo de la konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj. Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:

  1. dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
  2. lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
    • en esperanto: f [f], v [v]
  3. pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  4. pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
  5. denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  6. dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  7. alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolon
  8. dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolon,
  9. postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolon
    • en esperanto: ŝ [ʃ], ĵ [ʒ], ĉ [ʧ], ĝ [ʤ]
  10. dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolon
  11. retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
  12. palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
    • en esperanto: j [j]
  13. vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
  14. uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
  15. faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
  16. epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
  17. glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
    • en esperanto: h [h]

Voĉmanieroj[redakti | redakti fonton]

(Eble alvenos la artikolero)

Nepulmaj sonoj[redakti | redakti fonton]

(Eble alvenos la artikolero)

Klakoj[redakti | redakti fonton]

(Eble alvenos la artikolero)

Voĉaj injektivoj[redakti | redakti fonton]

(Eble alvenos la artikolero)

Glotigitaj plozivoj[redakti | redakti fonton]

(Eble alvenos la artikolero)