Tilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tilio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideae
Tilia
L., 1753
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tilia tomentosa

Tilio estas holarktisa genro de malvaloj kaj entenas 45 speciojn. Tilio estas granda falfolia arbo (20–30 m) kun korformaj folioj kaj flavecaj floroj, kies pedunklo kunkreskis kun la flaveca braketo, kiu helpas flugporti la semojn. Tilio havas Eŭropan devenon. Por la praaj slavoj ĝi estis sankta arbo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Kiel kuracplanto la brakteoj de tilio-semoj uzatas por kvietigi kaj dormigi. En eŭropa neolitiko tilio uzatis ofte por korbfarado. Kuracajn efikojn de tilia ŝelo kaj folioj priskribis jam la antikvaj aŭtoroj (Plinio, Vergilio, Kolumelo). La ŝelon oni uzadis kontraŭ lepro, la foliojn kontraŭ ŝvelaĵoj en buŝo kaj piedoj, la sukon kontraŭ troa elfalado de haroj. Tiliajn florojn oni en antikvaj tempoj kaj en mezepoko ne uzis.

Tilio floras mallonge, nur 12-14 tagojn. Pro granda kvanto da floroj, kiuj donas multan polenon kaj florsukon, ĝi estas grava “paŝtejo“ por abeloj. Unu tilia arbo en aĝo de 50-100 jaroj (ĝi ĝisvivas 600, ofte eĉ mil jarojn) donas 10 kg da mielo. Plukataj estas kompletaj flavecaj floroj kun la pedunklo kaj la braketo, komence de la florado (junio-julio), kiam floras jam ĉirkaŭ duono de la infloresko. La foliojn sekigu en ombra trablovata loko.

La drogo enhavas eteroleojn, mukajn substancojn, flavonoidojn, tilirozidon, saponinojn, karotenon kaj vitaminon C. La drogo efikas ŝvitige, malaltigas febrojn, helpas kontraŭ gripo, nazkataro, bronkito, pneŭmonio, inflamo de renoj kaj urinveziko, ĝi kuracas inflamojn de spiraj organoj kaj intestoj. Ĝi havas ankaŭ kvietigan efikon. Tizano: 10 g da tiliaj floroj verŝu per 200 ml da bolanta akvo kaj post kvaronhoro filtru. Trinku 2-3-foje tage. Dekokto de tiliaj floroj havas ankaŭ kosmetikajn efikojn: ĝi helpas purigi la haŭton kaj al la vizaĝo ĝi donas delikatan orkoloran nuancon. Precipe taŭga ĝi estas por homoj laborantaj en polva medio.

Karbo el tilia ligno helpas kontraŭ troacidiĝo de la digesta aparato, ĝi forigas toksajn substancojn, troajn gasojn (meteorismo) kaj helpas ĉe galaj kaj hepataj malsanoj. Pulvoro de tilia karbo estis uzata por produktado de pulvo kaj estis per ĝi ŝutataj ankaŭ vundoj kaj akneoj. Oni povas ĉiutage trinki tilian tizanon kun (aŭ sen) mielo aŭ sukero. Bona kombinaĵo estas tizano de tiliaj kaj sambukaj floroj aŭ tiliaj kaj timianaj floroj.[1]

  • Tilia americana - Amerika tilio - Orienta Usono kaj Kanado
  • Tilia amurensis - Siberia tilio - De orienta Siberio ĝis Japanio
  • Tilia caroliniana - Sudorienta kaj suda Usono, norda Meksiko
  • Tilia chinensis - Ĉina tilio - Ĉinio
  • Tilia chingiana - Gŭangŝija tilio - Suda Ĉinio
  • Tilia cordata - Etfolia tilio - Eŭropo, okcidenta Siberio, Kaŭkazo
  • Tilia dasystyla - Kaŭkaza tilio - De Krimeo ĝis Irano
  • Tilia endochrysea - Ĉinio
  • Tilia henryana - Ĉinio
  • Tilia hupehensis - Ĉinio
  • Tilia insularis - Koreio, Japanio
  • Tilia japonica - Japana tilio - Orienta Cinio kaj Japanio
  • Tilia mandshurica - Manĉura tilio - Ĉinio, Siberio, Koreio, Japanio
  • Tilia maximowicziana - Japanio
  • Tilia miqueliana - Ĉinio, Japanio
  • Tilia mongolica - Mongola tilio - Mongolio, orienta Siberio, norda Ĉinio
  • Tilia nobilis - Nobla tilio - Ĉinio
  • Tilia oliveri - Ĉinio
  • Tilia paucicostata - Ĉinio
  • Tilia platyphyllos - Grandfolia tilio - Eŭropo, kaj malmultaj lokoj en okcidenza Azio
  • Tilia tomentosa - Arĝenta tilio - Okcidenta Azio, Sudorienta Eŭropo
  • Tilia tuan - Ĉinio

En beletro[redakti | redakti fonton]

Beletre, pro la kutimo planti tiliojn en vilaĝoj kaj urboj en lokoj kie ilia ombro estas aprezata, tiu arbo iĝis familiara trajto de tradicia germana vivo, kaj temo en poemoj, ĉefe la plej fama germana "lied": "Der Lindenbaum", poemo de Wilhelm Müller surmuzikigita de Franz Schubert

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014