Ĉirikia koturnokolombo
Ĉirikia koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĉirikia koturnokolombo (Zentrygon chiriquensis) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygon aŭ koturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso. Tiu specio estas indiĝena de la Talamankaj montaraj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Ĉirikia koturnokolombo estas 28 ĝis 30 cm longa.[1][2] Identigaj markiloj estas ties grizaj krono kaj nuko, ruĝeca brusto, kaj nigra liphara strio. La supraj partoj estas grenatkoloraj al ruĝecaj. La okuloj estas ruĝaj. Kruoj kaj piedoj estas ruĝecaj. La simila kaj simpatria Kostarika koturnokolombo estas distingita pro sia grizeca brusto, verda nukomakula kaj sablokolora frunto.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La Ĉirikia koturnokolombo vivas en mez-altaj arbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Kiel plej el koturnokolomboj, tiu estas timida birdo kaj estas pli ofte aŭdita ol vidita.[3]
La alvoko estas laŭta huuu-uuh.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Garrigues, Richard. (2007) The Birds of Costa Rica. Ithaca: Zona Tropical/Comstock/Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7373-9.
- ↑ 2,0 2,1 Angehr, George R.. (2010) The Birds of Panama. Ithaca: Zona Tropical/Comstock/Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7674-7.
- ↑ . Overview – Chiriqui Quail-Dove (Geotrygon chiriquensis). Cornell Lab of Ornithology (2010). Alirita 8a de Julio 2014 .
|