Ĝang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝang
urbo • urbego • administra teritoria unuo
Administrado
Poŝtkodo 35200
Demografio
Loĝantaro 414 131  (2017) [+]
Loĝdenso 14 649 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 16′ N, 72° 19′ O (mapo)31.26805555555672.318055555556Koordinatoj: 31° 16′ N, 72° 19′ O (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Areo 28,27 km² (2 827 ha) [+]
Ĝang (Panĝabo)
Ĝang (Panĝabo)
DEC
Ĝang
Ĝang
Situo de Ĝang
Ĝang (Pakistano)
Ĝang (Pakistano)
DEC
Ĝang
Ĝang
Situo de Ĝang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jhang [+]
vdr

Ĝang (urdue جھنگ‎) aŭ pli longe Ĝang-Sadar estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Maŭzoleo en Ĝang

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝang situas laŭ orienta bordo de Ĉenabo. Fajsalabado troviĝas 76, Multano 146, Lahoro 195, Rawalpindi 267, Islamabado 280, Peŝavaro 312, Kveta 520, Sukur 521, Hajderabado 761, Karaĉio 884 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estis urbo Ŝorkot, kiun Aleksandro la Granda okupis en 325 antaŭ Kristo. Sub la brita dominado (1847-1947) la urboj Ĝang kaj Magjana - kuŝante du kilometrojn dise - estis komuna municipo kiel Ĝang-Magjana. Magjana estis pli grava ol Ĝang, kiu estis fondita en 1462 kaj reestablita en 1688, ĉar la inundo plene detruis la urbon. La urboduopo ricevis municipan statuson en 1867. En la nuntempaj tempj en 2014 okazis inundo.

Malnova templo

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du universitataj kampusoj en Ĝang, krome multe de mezlernejoj kaj bazlernejoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ Ĝang estas ĉefe agrikultura. Akvumado per la sistemo kanalo estas uzata por kultivi tritikojn kaj kotonojn. En Ĝang estas diversaj tekstilaj uzinoj, Magjana estas lano-kolektanta centro kun manufakturoj (sapoj, ledoj, latunoj).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝang situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-32 °C. La varmo kulminas en junio averaĝe kun iom pli, ol 40 °C. Inter decembro-februaro foje frostas. La averaĝa jara precipitaĵo estas 346 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste la musono portas pluvegon.

Bildoj pri Ĝang
Kolegio
Kolegio
Kolegio
Maŭzoleo
Fasado de halo
Koridoro de la halo


Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝang kuŝas laŭ ĉefŝoseo inter Fajsalabado kaj Multano, krome estas multe da vojoj al la prosima regionoparto. En Ĝang servas la flanka fervojo Sargodha-Ĥaniual. La urbego havas ponton tra la Ĉenabo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]