Malgranda porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda porzano
plenkreska masklo
plenkreska masklo
plenkreska ino
plenkreska ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porzano Porzana
Specio: Malgranda porzano Porzana parva
Scopoli 1769
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Okazanta, dependeco de la sezono nekonata
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Okazanta, dependeco de la sezono nekonata
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Okazanta, dependeco de la sezono nekonata
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Malgranda porzano (Porzana parva) estas tre eta akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

    Ties breda medio estas junkejoj de Eŭropo en izolitaj lokoj de Hispanio, Francio, Nederlando, Germanio, kaj ĉefe pli oriente, en Aŭstrio, Hungario, el Pollando ĝis Balkanio kaj Rusio kaj tra okcidenta Azio. Ili ne bezonas multe da akvo. La eŭropa loĝantaro malpliigis pro sekigo de ties medio. Tiu specio estas migranta kaj vintras en Afriko. Entuta loĝantaro povas ĉirkaŭi la 20.000 bredoparojn, sed pro ties sekretemo kaj malfacileco pristudi, ĝi povus atingi la milionon da ekzempleroj.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Porzana parva
    Porzana parva - MHNT

    Ili estas 17-20 cm longaj, kaj la masklo estas simila al la iomete pli malgranda Pigmea porzano kaj iomete pli malgranda ol la Makula porzano, sed tiu ĉi ne havas postajn flankojn striitajn blankonigre. Ĝi havas mallongan rektan bekon, verdan kun ruĝa bazo. Plenkreskuloj masklaj havas ĉefe olivbrunajn suprajn partojn kun malmultaj blankaj markoj kaj grizbluajn vizaĝon kaj subajn partojn. Inoj siaflanke havas okrajn subajn partojn, blankan gorĝon kaj iome da grizbluo ĉevizaĝe. Ambaŭ havas verdajn krurojn kun longaj fingroj kaj mallongan voston kiu estas blankonigre striita sube.

    Junaj ekzempleroj de Malgranda porzano estas similaj al inoj, sed ili havas blankajn vizaĝon kaj bruston kaj striojn ventre. Idoj estas nigraj, kiel tiuj de aliaj raledoj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Tiuj birdoj manĝoplukas per beko en koto aŭ sombra akvo, sed ankaŭ per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj akvajn bestetojn.

    Malgranda porzano estas tre sekretema -la plej inter porzanoj- dum bredsezono kiam ĝi estas pli aŭdata ol vidata. Tamen ili estas bruemaj birdoj per laŭta alvoko -sed ne tiom laŭta kiel tiuj de aliaj porzanoj- kiel iu “kva”. Ili estas pli facile vidataj dum migradovintrado.

    Ili konstruas etan kaj tre kaŝitan neston en seka lokiĝo de malseka junkaro, tie la ino demetas 4-8 ovojn okrajn kun malhelbrunaj makuletoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum tri semajnoj. La idoj ekflugas post unu monato kaj duono.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]