Engana montominao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Engana montominao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Gracula
Specio: 'G. enganensis'
Gracula enganensis
(Salvadori, 1899)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Engana montominaoEngana minao (Gracula enganensis) estas membro de la familio de sturnedoj kaj ganro de montominaoj kiuj estas nigrecaj birdoj kun flavoranĝaj bekoj kaj flavaj bridoj aŭ karnecaj strioj en vizaĝo kaj nuko. Tiu estas endemiaj loĝanta birdospecio de la insulo Engano, ĉe okcidente de la suda pinto de Sumatro.

Tiu specio kaj G. indicus kaj G. robusta ofte estas traktata kiel samspecifa kun G. religiosa. Ĝi estas monotipa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Engana montominao estas fortika birdo kun ĉefe nigra plumaro. Ĝi havas brilan oranĝoflavajn makulojn de nuda senpluma haŭtaĵo kaj karnecaj flavaj bridoj flanke de la kapo kaj ĉe nuko. Ĝi estas ĉirkaŭ 27 cm longa, tio estas iom pli malgranda ol la de Barato Komuna montominao.

Ĝi havas ĝeneralan turkizbrilan nigran plumaron, purpurnuancan en kapo kaj kolo. Estas grandaj blankaj flugilmakuloj rimarkindaj dumfluge. La dika beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas arborema, kaj troviĝas ĉefe laŭlonge de arbarbordoj. Kiel ĉe plej parto de sturnedoj, ankaŭ la Engana montominao estas ege ĉiomanĝanta, kaj manĝas frukton, nektaron kaj insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.