Üllő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Üllő (ullO) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Monor. La nomo signifas amboso, krome la 3a filo de Árpád havis tiun nomon.

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd inter urboj Vecsés kaj Monor.

La urbo estis loĝata en la kuprepoko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj, sarmatoj, avaroj. La komunumo detruiĝis dum la tatara kaj turka eraoj. En 1757 katolika, en 1844 kalvinana preĝejoj konstruiĝis. La dua hungara fervojo inter Pest kaj Szolnok portis prosperon. La loĝantaro produktis legomojn por Pest. Dum la socialisma erao kolĥozo Ferihegy formiĝis. Nuntempe multe laboras en Budapeŝto.