Ĉionodokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉionodokso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Subfamilio: Scilloideae
Genro: Ĉionodokso Chionodoxa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ordinara ĉionodokso (Chionodoxa luciliae)
ordinara ĉionodokso (Chionodoxa luciliae) en la neĝo

Ĉionodokso (Chionodoxa), estas plantogenro ene de la subfamilio Scilloideae. La genra nomo Chionodoxa konsistas el la grekaj vortoj chion por neĝo kaj doxa (δόξα) por opinio, aspekto honoro, brilo, fiereco; la direkta traduko estas „neĝbrilo“ kaj „neĝfiero“. La hejmregiono de tiuj specioj estas la mediteranea regiono kaj Malgrandazio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Chionodoxa-specioj estas plurjaraj herbaj plantoj.Tiuj geofitoj formas malgrandajn, ov- ĝis globformaj bulboj kun bruna kovraĵo („tunko“) kiel rezervorgano. Po bulbo ofte la planto nur havas du bazajn foliojn; ili estas simplaj kaj paralelnervuraj.

Sur la foliartigo staras en terminala grapola foliaro kun pluraj folioj havante po nur unu brakteo por floro. La duseksaj floroj estas trinombraj. La ses egalaj involukraj folioj estas nur kunkreskintaj base al tubo. La libera parto de la involukraj folioj staras dice kaj rekurvataj. La floroj estas blankaj aŭ bluaj kun ofte blanka gorĝo. Ekzistas du cirkloj kun po tri stamenoj. La diverse larĝaj kaj grandaj filamentoj formas centran konuson ĉirkaŭ ovario kaj pistilo. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al epigeaj ovarioj. Ekzistas nektarioj.

La trilobaj kaj trikameraj kapsulfruktoj enhavas 3 ĝis 18 nigrajn, pli aŭ malpli globformajn, senflugilajn semojn kun elajosomoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro apartenas al la tribo Hyacintheae ene de la subfamilio de la Scilloideae.

Ĉe kelkaj aŭtoroj la specioj apartenas al la genro Scilo L. sinonimo por Chionodoxa BOISS. estas: Scilla sekcio Nigriscilla serio Chionodoxa (BOISS.) SPETA.

Ekzistas ses ĝis ok Chionodoxa-specioj [1]:

Naturhibrido estas Chionodoxa siehei × Chionodoxa luciliae.

Ankaŭ ekzistas intergenraj hibridoj, ekzemple: ×Chionoscilla allenii J. ALLEN EX G. NICHOLSON = Chionodoxa forbesii × Scilla bifolia.

Se Chionodoxa etas metita al Scilla, ĝi nomiĝus: Scilla × allenii (J. ALLEN EX G.NICHOLSON) SPETA.

Ekzistas multaj hibridoj, kiuj estas uzataj kiel ornamplantoj. Ili ofte kreskas sovaĝe kaj estas rigardataj kiel invada planto.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 GRIN ID=13961 genro Chionodoxa
  2. 2,0 2,1 Franz Speta: Die Scilla-Arten (Hyacinthaceae) der griechischen Inseln Kreta und Karpathos. In: Linzer Biologische Beiträge. Band 30, Nr. 1, 1998, S. 431–437, PDF-Datei.

Literaturo[redakti | redakti fonton]