Ĉirkaŭvojo de Rennes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĉirkaŭvojo de Rennes estas la nacia vojo 136, kiu konsistigas ringon ĉirkaŭ la urbo Rennes al kiuj ligiĝas rapidaj vojoj laŭ stelo, kiuj iras al la ĉefaj urboj de Bretonio. Tiu kompleta ĉirkaŭvojo longas je 31 km kaj la rapido estas limigita je 90 km/h, kun sekcio je 110 km/h. Ĝi estas strategia nodo sur la A81 (Parizo-Brest), A84 (Caen-Rennes) kaj sur ĉiuj rapidaj vojoj, kiuj konverĝas en Rennes venantaj de Vannes, Lorient, Redon, Nantes, Angers kaj Saint-Malo.

Enhavo

[redakti] Nomoj

La diversaj sekcioj de la ĉirkaŭvojo de Rennes estas difinitaj laŭ la geografia pozicio rilate al la urbo:

  • Rocade Sud: inter la pordo de La Rigourdière kaj la pordo de Bréquigny
  • Rocade Ouest: inter la pordo de Bréquigny kaj la pordo de Villejean
  • Rocade Nord-Ouest: inter la pordo de Villejean kaj la pordo de Saint-Malo
  • Rocade Nord: inter la pordo de Saint-Malo kaj la pordo de Longs Champs
  • Rocade Est: inter la pordo de Longs Champs kaj la pordo de La Rigourdière.

Ankaŭ la plurala nomo "rocades de Rennes" estas uzata sur vojtabuloj[1].

[redakti] Historio

Aera vido al la okcidenta sekcio de la ĉirkaŭvojo ĉe la pordo de Lorient.

La konstruado de tiu ringo komenciĝis en 1967, kaj progresis laŭ la horloĝmontrilo, de la oriento (nacia vojo RN 157), venanta de Parizo). La lasta sekcio longa je 7,8 km estis malfermita en Junio 1999.

  • 1968: inaŭguro de la suda sekcio (rocade sud) de la ĉirkaŭvojo
  • 7-a de Oktobro 1975: inaŭguro de la okcidenta sekcio (rocade ouest)
  • 10-a de Novembro 1988: inaŭguro de la nord-okcidenta sekcio
  • En la 90-aj jaroj: larĝigo je 2*3 koridoroj de okcidenta sekcio (rocade ouest)
  • 2-a de Februaro 1996: inaŭguro de la norda sekcio (rocade nord)
  • 25-a de Junio 1999: inaŭguro de la orienta sekcio (rocade est)
  • 2006: rearanĝo de la interŝanĝejo de la pordo de Saint-Malo
  • 2011: rearanĝo de la interŝanĝejo de la pordo de Brest

[redakti] Trafiko

[redakti] Interŝanĝejoj

  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 1 Porte de la Rigourdière: kunligo kun RN 157 al Parizo
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 2 Porte de la Valette: kunligo kun RD 32 al Domloup
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 3a Porte de Beaulieu: kunligo kun RD 386
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 3b Porte de Beaulieu: Sudorienta Industria Areo (fr: Z.I. Sud-est) - Chantepie
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 4 Porte des Loges: kunligo kun RD 463 (antaŭe RN 163bis) al Châteaugiron
  • Aŭtomata rapidmezurilo: interna vojo (90 km/h)
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 5 Porte d'Angers / Porte du Blosne: kunligo kun RD 163 (antaŭe RN 163) al Angers
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 6a Porte de Nantes / Porte d'Alma: AB-Kreuz.svg interŝanĝejo kun RN 137 al Nantes
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 6b Porte d'Alma: Urbenira avenuo Henri Fréville.
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 7 Porte de Bréquigny (interna direkto): kunligo kun RD 837 al Chartres-de-Bretagne.
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 7a Porte de Bréquigny: kunligo kun strato de Nantes, urbenira vojo de Rennes.
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 7b Porte de Bréquigny (ekstera direkto): kunligo kun RD 837 al Chartres-de-Bretagne.
  • Aŭtomata rapidmezurilo: ekstera vojo (90 km/h)
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 8 Porte de Saint Nazaire: kunligo kun RD 177 (antaŭe RN 177 al Redon kaj Saint-Nazaire
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 9 Porte de Cleunay: kunligo kun vojo al Sainte-Foix kaj strato Jules Vallès.
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 10 Porte de Lorient: kunligo kun RN 24 al Vannes, Lorient kaj Quimper
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 11 Porte de Brest: AB-Kreuz.svg interŝanĝejo kun RN 12 al Saint-Brieuc kaj Brest
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 12 Porte de Villejean: Urbenira avenuo Charles Tillon.
  • Aŭtomata rapidmezurilo: ekstera vojo (90 km/h).
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 13a Porte de Beauregard: urbenira vojo de Saint-Malo
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 13b Porte de Saint-Malo: AB-Kreuz.svg interŝanĝejo kun RN 137 (nun RD137) al Saint-Malo kaj Dinan
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 14 Porte de Maurepas: kunligo kun RD 175 (antaŭe RN 776), historia vojo al Monteto Sankta-Mikaelo, restaĵo de urbenira vojo
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 15 Porte des Longs Champs: kunligo kun RD 97 al Saint-Sulpice-la-Forêt
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 16 Porte de Normandie: AB-Kreuz.svg Interŝanĝejo kun aŭtovojego A84
  • Sinnbild Autobahnausfahrt.svg 17 Porte de Tizé: kunligo kun RD 29 al Acigné

[redakti] Internaj ligiloj

Dua ĉirkaŭvojo de Rennes

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj