Ĉuvaŝa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉuvaŝa lingvo (ĉuvaŝe ЧӑвашлаЧăваш чĕлхи) estas unu el tjurkaj lingvoj – sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la ĥazara.

Nomo de stacio sur fervoja stacidomo, skribita en la ĉuvaŝa lingvo

Kie oni parolas ĝin

Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.

Kiom da parolantoj estas

Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.

Priskribo kaj interesaĵoj

Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.

La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.

Alfabeto

Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.

А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я

Aliaj projektoj

Ligoj al paĝoj pri la lingvo

greke Kolekto de ligoj ruse kaj angle greke Kvarlingva (ĉuvaŝa, rusa, Esperanto, angla retejo Chuvash.org