Ĝemelurba rozo (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiuj ĝemelurboj sur unu loko, surpavime antaŭ la erfurta urbodomo.

La Ĝemelurba rozo (Erfurter Partnerschafts-Rosette) estas surpavima rozo el bronzo montranta ĉiujn 11 ĝemelurbojn de Erfurto. Ĝi troviĝas ĉe la ĉefa enirejo al la Urbodomo de Erfurto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inaŭgurits en septembro de 2000 speciala monumento antaŭ la urbodomo de la turingia ĉefurbo: la t.n. Ĝemelurba rozo dokumentas rilatojn amikajn al 11 aliaj grandurboj en la tuta mondo. Sur la bronza slabo estas ordigitaj 11 komunumoj laŭ la ĉiela direkto. Instigis ĝian faradon la tiama adjunkto pri kulturo kaj metalmetiisto Joachim Kaiser; realigis ĝin la erfurta desegnisto kaj grafikisto Jürgen Ellenberg. En majo de 2011 la metalrestaŭristo Karlheinz Hütter kaj la ŝtonskulptisto Danilo Augustin kompletigis la rozon lastfoje per la ĝemelurbo Kati.

Urboj ĝis 1990[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Turniĝo en 1989/90 la kunlaboradoj estas malpli karakterizataj per libere fareblaj interkomunumaj interŝanĝprojektoj: ili estis oficiala parto de la ekstera politiko de GDR. Ĉiuj decidoj faritis en Orienta Berlino, ne en Erfurto. Ĉe tre tiklaj problemoj decidis la buroo de Erich Honecker mem. Sekve ne estas mire ke la unuaj kontraktoj pri ĝemelurbiĝo faritis kun urboj el socialismaj fratecaj ŝtatoj. Sinsekve oni subskribis tiajn kontraktojn kun Györ en Hungario, Loveĉ en Bulgario (ambaŭ en 1971) kaj Vilno en iama Sovetunio (1972). Sekvis en 1984 la pola urbo Kalisz. Multe pli komplikaj estis kontraktoj farotaj kun urboj el kapitalismaj ŝtatoj, kiel Mainz en FRG kaj Lillo en Franclando (ambaŭ en 1988).

Urboj post 1990[redakti | redakti fonton]

Post 1990 la horizonto eketendiĝis trans Eŭropon: San Miguel de Tucumán, Argentino (1993); Shawnee, Kansaso (1993); Ŝuĝoŭo, Ĉinio (2005); Ĥajfo, Israelo (2005); Kati, Malio (2011). La jam ekzistintajn kontakojn oni daŭrigis kun ŝanĝitaj fokusoj. Antaŭ ĉio la partnereco kun la germana urbo Mainz ekfloregis post la politikaj ŝanĝoj: tio havas ankaŭ historiajn kialojn ĉar la ĉefepiskopoj de Mainz dum jarcentoj regis super la urbon Erfurto.

Responsas pri la flegado de la ĝemelurbaj kontaktoj la oficistoj de la urbodoma sekcio Protokolo - Internaciaj rilatoj. Erfurto, kiun helpis en la evoluigo de interurbaj projekto post la Turniĝo la majencanoj, nuntempe mem subtenas aliajn urbojn en la serĉado de partneraj urboj kaj en la pluformado de kontakoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]