Ĥoĥol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĥoĥol (female: ĥoĥluŝka) estas la etna kromnomo de la ukrainoj fare de la rusoj[1], foje moka aŭ ofenda[2][3], sed ĉefe familiara, ironia[4].

Inter la vortaroj unue ĝi estis registrita en «Триязычный лексикон» (Trilingva vortaro) de Feodor Polikarpov-Orlov en 1704[1]. En la vortaro de Vladimir Dal tiu vorto estis registrita kun signifo "ukraino"[5]. "La vortaro de la moderna rusa literatura lingvo" (1965) priskribas ĥoĥol kiel "nomo de ukraino, unue malhonoriga, poste ŝerca, familiara"[2]. La klasika vortaro de Dmitrij Uŝakov (19351940) markas ĝin kiel ŝovinisma, antaŭrevolucia, parollingva, ŝerca, insulta[3]. Laŭ la vortaro de Sergej Oĵegov (21 eldono ekde 1949) ĥoĥol estas arkaika parolvorto, samsenca al "ukraino".[6]

En la 19-a jarcento en Siberio oni foje nomis tiel ne nur ukrainojn, sed ankaŭ aliajn transmigrantojn de la okcidenta parto de Rusia imperio, inkluzive de belorusoj kaj rusoj[7]. Iuj grupoj da ukrainaj transmigrantoj foje uzis tiun vorton kiel memnomon[8]. En Sloboda Ukrainio, en Kulanska distrikto de Ĥarkiva gubernio, etnologoj registris kelkajn legendojn pri kreado de "ĥoĥoloj" kaj "moskaloj" fare de la apostoloj Petro kaj Paŭlo[9].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto havas radikojn en la praslava lingvo, de kiu devenas: rusa хохо́л, belorusa хахо́л, ĉeĥa сhосhоl (tufo), slovaka сhосhоl, pola сhосhół (fino de garbo), suprasoraba khосhоł, malsuprasoraba сhосhоł (kaposupro, monteto, tufo), polaba сhüсhоl. Eble tio estas esprimiva analogo de latva cękulis (tufo, harplektaĵo), slovaka kосhоl (tufo), kосhľаtý (tufhava).

Uzado[redakti | redakti fonton]

En Kieva Regno tia hartufo eble montris apartenon al nobela familio. Ekzemple bizanca historiisto Leo Diakon tiel priskribas rusan princon Svjatoslav la 1-a de Kievo: «La kapo lia estis tute nuda, sed ĉe unu ĝia flanko pendis hartufo - signo de nobeleceo de familio».[10]

Poste oni nomis tiel zaporogojn, kiuj razis siajn kapojn kaj lasis nur elstaran hartufon.

Unue oni nomis tiel soldatojn de la pola armeo, invadintaj Rusan carlandon komence de la 17-a jarcento dum la Granda Malordo. Do ĝi estis konsiderata plia signo de fremdeco de la alvenintoj, kiuj plejparte estis katolikoj kaj mirigis rusojn per siaj razitaj mentonoj kaj kapoj, elstaraj harturoj. Djako Ivan Timofejev skribis en sia “Kroniko” ke Miĥail Skopin-Ŝujskij komencis en 1609 sian militiron, dezirante liberigi la ĉefurbon de tiaj homoj: «хотя от бед изъяти матере град, иже хохлом имущими на главах тогда бяше той обстоим».[11] Do tio estis konsiderata signo de la pola kulturo. En 1631 kozako Nazar Saĥnov, forlasinta Respublikon de Ambaŭ Nacioj, rakontis pri sia servado ĉe tieaj Saltikovoj: «а живит, де, те Салтыковы холосты и ходят по-польски с хохлами».[12] En la 1620-aj jaroj tiu ĉi vorto unuafoje estas zata por marki homojn. Ekzemple en 1621 vojevoda de iu ĉelima rusa urbo skribas en insulta letero al iu pola estro: «А православных крестьян называешь некрещеными и хамовыми детьми, и прямые некрещеные вы, проклятые хохлы, сатанины угодники, хамовы внучата присканами (так!) своими хохлы бесовскими».[13] Dum la Smolenska milito (1632-1634) inter Rusa carlando kaj Respubliko de Ambaŭ Nacioj, rusoj renkontis la zaporogan armeon de getmano Timofeo Arandarenko. Nome zaporogoj tradicie razis siajn kapojn kaj lasis nur elstaran hartufon. Do la rusoj pli bone konatiĝis kun tiu ĉi etna grupo kaj lernis diferenci ĝin laŭaspekte de la poloj. Post tiu ĉi milito la vorto хохлы kaj ties derivaĵoj (хохлачи) estas uzata jam por marki la ukrainajn loĝantojn de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kiuj jam estas konsiderataj ne alikredantoj, sed tute male ĉefaj defendantoj de la ortodoksa kredo en tiu lando.[14]

La vorton ĥoĥol uzis en siaj verkoj klasikuloj de la rusa literaturo kiel Gavriil Derĵavin kaj Aleksandro Puŝkin. Ekzemple ili nomis tiel kancelieron de la Rusia imperio, princon Aleksandr Bezborodko.

Gavriil Derĵavin. "Por feliĉo" (1790):

...Krispiĝas bukloj ĉe la ĥoĥol.

[15]

Aleksandro Puŝkin. "Mia genealogio" (1830):

...Al princoj mi ne saltis de ĥoĥoloj...

Tamen jam komence de la 20-a jarcento tiu vorto ofte estis konsiderata ofenda ŝovinismaĵo. Ekzemple la fama rusia cionisto kaj verkisto Vladimir Ĵabotinskij tiel esprimis sian opinion:

Vladimir Ĵabotinskij. La leciono de la jubileo de Ŝevĉenko // La odesaj novaĵoj. (1911):

Mi konsideras nek normala, nek eterna tiun antagonismon inter la rusoj kaj ukrainoj, kiu kristaliĝis en popolaj kromnomoj ĥoĥol kaj aparte kacap; mi certas kontraŭe, ke dum plibonigo de la eksteraj kondiĉoj ne nur la ukrainoj, sed ankaŭ ĉiuj tiuj popoloj de Rusio bonege kukunvivos kun la rusoj surbaze de la egaleco kaj reciproka agnosko; mi eĉ kredas, ke la grandan kaj bonefikan rolon en tio ludos nome la rusa demokrata inteligenco - kaj antaŭnelonge, en iu kieva lekcio, mi substrekis tiun ĉi kredon tiom akre, ke mi eĉ renkontis malkonsenton flanke de iuj ukrainaj aŭskultantoj.

Geografiaj kaj historiaj lokoj tiel nomataj[redakti | redakti fonton]

En Moskvo[redakti | redakti fonton]

En Moskvo en Bulvarda ringo inter Pokrovskij bulvardo kaj placo Pokrovskije vorota troviĝas Ĥoĥlovskaja placo, apude estas Ĥoĥlovskij strateto en kiu situas preĝejo de Triunio Vivodona "en Ĥoĥoloj". La areo estis nomita tiel pro multnombra ukraina loĝantaro, kiu loĝis ĉi tie ekde la 17-a jarcento[16].

En Niĵegoroda distrikto de Moskvo estas areo Ĥoĥlovka, kie situas Ĥoĥlovskij rojo, Novoĥoĥlovskaja strato, stratoj Supra Ĥoĥlovka kaj Malsupra Ĥoĥlovka.

En Voroneĵa provinco[redakti | redakti fonton]

En Voroneĵa provinco estas vilaĝo Ĥoĥol, kiu estas ĉefurbo de Ĥoĥola distrikto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 НАКОНЕЧНИЙ, Є. П.. (2001). Украдене ім’я: Чому русини стали українцями ukraine, 400. ISBN 966–02–1895–8. 
  2. 2,0 2,1 (1965) Словарь современного русского литературного языка 17. М.; Л.: Наука, 427.  Citita laŭ: Наконечний, 2001.
  3. 3,0 3,1 Толковый словарь русского языка Ушакова
  4. Словник української мови.— К., 1980.— Т. I.— .
  5. Статья «Хохол» в Толковом словаре живого великорусского языка Владимира Даля ruse. Яндекс.Словари (Материалы предоставлены проектом «Рубрикон»). arkivita el la originalo je 2014-07-06.
  6. Толковый словарь русского языка под ред. Ожегова
  7. Новосёлова, А.А.. Украинцы в среднем Прииртышье: идентификация и самоидентификация в конце XIX - XX вв. ruse. Кафедра этнографии и музееведения Омского государственного университета (2004). arkivita el la originalo je 2014-07-06. Alirita 2014-07-06.
  8. Кутилова, Л.А.. Украинцы в Сибири: пути этничности (конец XIX — начало XX в.) ruse. Томский государственный педагогический университет. arkivita el la originalo je 2014-07-06. Alirita 2014-07-06.
  9. БУЛАШЕВ, Георгій. (1992). Український народ у своїх легендах, релігійних поглядах та віруваннях ukraine. Київ: Фирма "Довіра". Alirdato: 2014-07-06. 
  10. DIAKON, Leo. . «История» в переводе М. М. Копыленко. Книга 9-я ru. 
  11. ФЛОРЯ, Б. Н.. (1992). О значении термина «хохол» и производных от него в русских источниках первой половины XVII в. (эпизод из истории русско-польско-украинских контактов) // Studia Polonica: К 60-летию Виктора Александровича Хорева ruse. Москва: Институт славяноведения и балканистики РАН. ISBN 5-201-00-725-2. Alirdato: 2014-06-23. "хотя от бед изъяти матере град, иже хохлом имущими на главах тогда бяше той обстоим" 
  12. ФЛОРЯ, Б. Н.. (1992). О значении термина «хохол» и производных от него в русских источниках первой половины XVII в. (эпизод из истории русско-польско-украинских контактов) // Studia Polonica: К 60-летию Виктора Александровича Хорева ruse. Москва: Институт славяноведения и балканистики РАН. ISBN 5-201-00-725-2. Alirdato: 2014-06-23. 
  13. ФЛОРЯ, Б. Н.. (1992). О значении термина «хохол» и производных от него в русских источниках первой половины XVII в. (эпизод из истории русско-польско-украинских контактов) // Studia Polonica: К 60-летию Виктора Александровича Хорева ruse. Москва: Институт славяноведения и балканистики РАН. ISBN 5-201-00-725-2. Alirdato: 2014-06-23. 
  14. ФЛОРЯ, Б. Н.. (1992). О значении термина «хохол» и производных от него в русских источниках первой половины XVII в. (эпизод из истории русско-польско-украинских контактов) // Studia Polonica: К 60-летию Виктора Александровича Хорева ruse. Москва: Институт славяноведения и балканистики РАН. ISBN 5-201-00-725-2. Alirdato: 2014-06-23. 
  15. Derĵavin skribas en komentoj: "Kaj sub ĥoĥol [subkomprenitas] grafo Bezborodko kaj aliaj ukrainoj, gravajn rolojn feliĉe ludintaj..."
  16. ХОХОЛ — Толковый словарь Даля — Яндекс. Словари