Ŝablono-Diskuto:Artikolo de la semajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas la unua fojo, ke mi proponis artikolon kiel "Artikolo de la semajno", kaj ŝajnas, ke mia propono orgenfajfilo estus elektota kiel la venontsemajna "Artikolo de la semajno". Tial mi prepare redaktis "Ŝablono:Artikolo de la semajno". Ĉar mi ne estas spertulo pri tio, mi ne volas fuŝi kaj tial mi demandas, ĉu mi mem rajtas aŭ eble eĉ devas enmeti tiun ĉi redaktaĵon sur la ĉefpaĝon aŭ ĉu tion nur rajtas administrantoj? Jen mia redaktaĵo:

Ĉefaj konstruformoj:(1) malferma lipfajfilo,(2) ferma labiofajfilo (el ligno),(3) lamenfajfilo
Ĉefaj konstruformoj:(1) malferma lipfajfilo,(2) ferma labiofajfilo (el ligno),(3) lamenfajfilo

Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio-lipfajfiloj, kiuj konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo-lamenfajfiloj.

Orgenfajfiloj povas esti produktata el lignometalo. Kiel metalo oni kutime uzas alojon el stano kaj plumbo, la t.n. orgenmetalo, je kiu la miksritlato povas varii. Orgenmetalo estas tiel mola, ke oni povas deformi la fajfilojn per la fingroj. Por la fasadofajfiloj kelkfoje oni uzas – pro la aspekto – pli multekostan puran stanon aŭ kupro. Malofte troveblas orgenfajfiloj el pura plumbo. Legu pli...

Ĉefaj konstruformoj:
(1) malferma lipfajfilo,
(2) ferma labiofajfilo (el ligno),
(3) lamenfajfilo

Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio-lipfajfiloj, kiuj</ref> konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo-lamenfajfiloj.

Pasintaj artikoloj de la semajno: Patro Goriot, Jerusalema reĝlando, Lisbona tertremo en 1755 --Longharulo 12:45, 8. Mar 2008 (UTC)


Ĉu titolo sub la bildo necesas? Ni jam havas titolon apude. Mi proponas:


Tomaso de AKVINO
Tomaso de AKVINO

Sankta Tomaso de AKVINO (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo.

Pasintaj artikoloj de la semajno: Imperiestraj Forumoj, Fero, Ĝuangzio

Kundiskutu pri la venonta artikolo de la semajno!



Johnny Depp[redakti fonton]

Internaciulo anstataŭigis la resumon de la artikolo per tri citaĵoj. Ĝis nun ĉiam aperis la resumo de la ADLS sur la ĉefpaĝo. Laŭ mi tio estas tro bona kutimo. Tiel ĉiuj povas vidi la plej gravajn informojn pri la temo, kaj se interesiĝinte povas plulegi. La subjektivaj citaĵoj de Internaciulo tute ne taŭgas por la ĉefpaĝo de la Vikipedio (eble pli bone por Wikiquotes). Tial mi nun reenmetas la resumon.

Internaciulo, memoru ke kiam oni volas rompi delongan kutimon en la Vikipedio, oni unue trovu konsenton pri tio antaŭ ol efektivigi la ŝanĝon. Marcos 16:45, 3. Apr 2006 (UTC)

Ligo al la elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Tio estis ja interesa ŝanĝo. Sed ni jam pridiskutis tiun aferon, kaj la ADLS ne nepre estu elstara artikolo. Ekzemple, pri NASA, mi ne certas ĉu temas pri sufiĉe kompleta artikolo por iĝi Elstara. Vidu la angla ekvivalento, kiu estas pli longa kaj tamen ne elstara. Krome, mi kredas memori ke Vikipedio havas jam multaj elstaraj artikoloj rilate al siaj totalaj artikoloj. Do, mi revenis al antaŭa versio, kiu ne ligas al la Elstaraj artikoloj.--Internaciulo 08:20, 1. Maj 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun vi, ke ADLS ne aŭtomate estu elstara artikolo. Tamen mi ne komprenas pri kiu "ligilo" vi parolas. Estis antaŭe neniu ligilo al elstaraj artikoloj en ĉi tiu ŝablono. Oni ja uzis en la ŝablono alian ŝablonon, kiu havas la vortojn "Elstaraj artikoloj" en sia titolo. Sed tio ne estas io videbla al legantoj, sed nur al redaktantoj. La redaktantoj uzas tiun sistemon por plifaciligi sian laboron, ĉar plej ofte la ADLS-oj ja estas elstaraj artikoloj, kaj oni ne volas fari ĉiam duoblan laboron. Teksto kiu (potenciale) aperas en pluraj lokoj en la Vikipedio estu en ŝablono, do ankaŭ la ĉefparto de ĉi tiu ŝablono estu en aparta ŝablono, ĉar tiun parton oni potenciale uzos en aliaj lokoj (ĉe Vikipedio:Elstaraj artikoloj). Eĉ se en unuopaj okazoj oni ne uzas ĝin tie, tamen plej facilas ĉiam uzi la saman bazan sistemon, nur laŭokaze ne ligi al ĝi de Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Mi do restarigas tiun sistemon. Marcos 23:28, 1. Maj 2006 (UTC)
Bone, se vi insistas. Mi protestis ĉar ŝajnis al mi ke ĝi signifu ADLS = elstaraj artikoloj, kaj mi ne konsentas pri tio. Des pli kiam oni ne trovis ADLS-on sufiĉe ampleksa. Sed ni tiukaze ni povus fari escepton, verdire! --Internaciulo 06:56, 2. Maj 2006 (UTC)