Patro Goriot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titolpaĝa gravuraĵo el 1897-eldono de Patro Goriot, fare de nekonata artisto. Eldonita de George Barrie & Filo en Filadelfio.

Patro Goriot (aŭ franclingve Le Père Goriot) estas fama romano verkita de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac en 1835. Ĝi apartenas al la sekcio Scenoj de la pariza vivo de lia vasta romanserio La Homa Komedio. La romano, kies intrigo situas en la Parizo de 1819, temas pri la miksitaj destinoj de tri ĉefpersonoj : la maljuna kaj senila Goriot, la mistera kaj maskita krimulo Vautrin, kaj naiva jurstudento nomita Eugène de Rastignac.

Unue eldonita en pluraj epizodoj dum la vintro de 1834-35, Patro Goriot restas rigardata de plejmultaj komentistoj kiel la plej grava romano de Balzac[1]. En tiu verko kaj por la unua fojo, Balzac provis reuzi personojn jam aperintajn en siaj antaŭaj verkoj, kaj tiel inventis la teknikon, kiu poste famigis kaj diferencigis La Homan Komedion kompare kun aliaj verkaroj. La romano estas cetere rimarkinda pro sia realisma stilo, kiu emas baziĝi sur etetaj detaloj por vortpentri la personojn aŭ krei subtekston.

La intrigo de la romano okazas dum la Burbona Resurtronigo, kiu profunde ŝanĝis kaj reformis la francan reĝlandon : la teksto estas plena je personoj, kiuj senĉese kaj senkompate klopodas por akiri pli altan socian statuson. Ankaŭ Parizo mem faras fortan impreson sur kelkaj personoj, precipe sur la juna Rastignac, kiu estis simplanime edukita en la provincoj de suda Francio. Per Goriot kaj aliaj personoj, Balzac analizas la naturon de familio kaj edzeco, esprimante tre pesimistan vidpunkton pri tiuj sociaj fundamentoj.

La romano unue ricevis variajn komentojn. Kelkaj kritikistoj laŭdis la aŭtoron pro la kompleksaj personoj kaj la detalemeco de Patro Goriot. Aliaj kondamnis lin pro la kruda priskribo de korupto kaj monavideco. La libro rapide fariĝis populara legindaĵo de la franca literaturo, kaj estis multfoje adaptita kiel filmo aŭ teatraĵo. La verko cetere naskis la franclingvan esprimon "Rastignac", tio estas ambicia junulo preta je io ajn por rangaltiĝi.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La romano komencas aŭtone de 1819 en Parizo, en senluksa gastejo estrita de S-ino Vauquer kaj lokita ĉe la strato Neuve-Sainte-Geneviève. En ĝi loĝas aŭ nur vespermanĝas multaj diversaj gastoj, interalie F-ino Michonneau, Victorine Taillefer, S-ino Couture, S-ro Poiret, Bianchon, Vautrin, Eugène de Rastignac kaj la tiel nomata patro Goriot. El tiu senkaraktera grupo elstaras du personoj. La unua estas Vautrin, mistera pensionano proksimume kvardekjara kaj — liadire — eksa komercisto. La dua, Eugène de Rastignac, estas la filo de nobela sed senhava familio de Ĉarento : li ĵus alvenis al Parizo por studadi juron.

Ankaŭ menciindas la patro Goriot, kompatinda 69-jara rentisto kaj eksa negocisto, kiu laŭaspekte ĝuas enigman noktan ekzistadon. Li estas la plej aĝa, sed ankaŭ la plej malnova pensionano de la gastejo Vauquer : Goriot alvenis tien en 1813, tuj post kiam li emeritiĝis. Ĉar li estis unue tre riĉa, li enloĝiĝis en la unuan etaĝon kaj en la plej komfortan apartamenton de la gastejo. La rentoj de Goriot sekve kaj mistere malpliiĝis : la maljunulo devis supreniri unu etaĝon post la alia, transloĝiĝante al pli kaj pli modestaj loĝejoj. Li nun loĝas en subtegmenta mansardo, kaj kvazaŭe fariĝis la propeka kapro de la gastejo : la aliaj gastoj malelegante komentas lian malfeliĉon kaj suspektas, ke li senhavigis sin pro virinoj.

Eugène de Rastignac, juna ambiciulo, fervore sopiras penetri la parizan aristokration. Danke al rekomenda letero de sia onklino, Rastignac estas invitata al unu el la baloj, kiujn organizas la vicgrafino de Bauséant, unu el la plej influaj virinoj de Parizo. La junulo estas ravita de tiu festo, okaze de kiu li enamiĝas en la grafinon Anastasie de Restaud.

Ŝin li vizitas ekde la sekva mateno, sed li estas abrupte forpelita de la grafo kaj de la grafino pro mallertaĵo. Li tiam ĝene revenas al la domo de S-ino de Beauséant, kie cetere troviĝas la dukino de Langeais. Ankaŭ tie la junulo montriĝas amuze mallerta, sed danke al tiu vizito kaj al la du aristokratinoj li finfine malkovras la sekreton de patro Goriot.

Tiu eksa negocisto riĉiĝis dum la franca revolucio, kaj fakte dediĉis sian tutan monon al la bonhaveco de siaj du filinoj, la plej aĝa Anastasie kaj la duenaskita Delphine. Post kiel eble plej bona edukado, Goriot cetere donis al ili grandegajn dotojn, cele al la edziniĝo de Anastasie kun la grafo de Restaud kaj al tiu de Delphine kun la bankisto Nucingen. Kiam patro Goriot volonte disponigis sian riĉecon al siaj du filinoj, liaj bofiloj restis indulgaj. Sed ĉar li nun spertas gravajn monproblemojn, ili kondutas indiferente kaj malestime pri tiu ĝena, nenobela bopatro. Ili ne hezitas reĵeti lin, kio malesperas la kompatindan maljunulon, ĉar li dediĉis sian tutan vivon al siaj filinoj. Rastignac estas kortuŝita de tiu rakonto tiel multe, ke larmoj aperas en liaj okuloj. Sed S-ino de Bauséant pretekstas tiun rakonton por doni la jenan konsilon al Rastignac : sukcesi per virinoj. Ŝi eĉ sugestas, ke li provu logi la baroninon Delphine de Nucingen, la duan filinon de patro Goriot.

Rastignac kaj Vautrin diskutante en la ĝardeno de la gastejo Vauquer. Eldono de George Barrie & Filo en Filadelfio.

Revenante al la gastejo Vauquer, Rastignac decidas helpi kaj subteni patron Goriot. Ĉar li bezonas plian monon por eniri altklasan socion, li cetere sendas leteron al siaj patrino kaj fratinoj, en kiu li egoiste petas iliajn lastajn ŝparaĵojn. Vautrin, kiu divenas la ardan ambicion de la junulo, proponas al li la jenan, tre cinikan interkonsenton : Rastignac logu kaj fianĉiĝu kun la modesta pensionano Victorine Taillefer, dum Vautrin ŝarĝas sin per la murdo de ŝia frato, pro kio Victorine tiam ricevos gigantan heredaĵon. Rastignac tiam edziĝus kun Victorine, obtenus doton da unu miliono da frankoj kaj donacus al Vautrin komisiopagon da ducentmil frankoj. Fascinita sed naŭzita de tia skandala plano, Rastignac rifuzas la diablan pakton. Vautrin tamen konsentas al la junulo du pliajn semajnojn por pripensi ĝin.

La juna studento preferas konformi sin al la konsiloj de la vicgrafino de Bauséant. Ŝin li akompanas al la itala teatrejo de Parizo, kie li estas prezentita al Delphine de Nucingen. Rastignac tuj amindumas la junan baroninon sufiĉe aŭdace. Reveninte al la gastejo, Rastignac vizitas patron Goriot kaj detaleme rakontas al li sian renkonton kun Delphine. La kortuŝita maljunulo, kiu ankoraŭ tutkore fidas siajn filinojn, kuraĝigas Rastignac plufrekventi la belan baroninon. Aŭtenta kompliceco ekde tiam aperas inter Goriot kaj Rastignac.

Eugène de Rastignac fariĝas la amanto de Delphine de Nucingen, kaj rapide malkovras ŝiajn gravajn monproblemojn. Ŝi konfidas al li, ke ŝia edzo akaparis ŝian tutan monon, tiel ke ŝi ne plu disponas iun ajn riĉfonton. Delphine cetere petas, ke Rastignac ludu ruleton en ŝia nomo : per la cent frankoj, kiujn ŝi donas al li, Rastignac mirakle gajnas sep mil frankojn en pariza kazino. "Vi savis min", ŝi konfidas al li, samtempe konfesante al li la fiaskon de sia edziniĝo kun la barono kaj la multajn sinoferojn, kiujn ŝi kaj sia fratino imponis al ilia patro.

En la gastejo Vauquer, Eugène de Rastignac rakontas sian aventuron al la patro Goriot. La maljunulo desperiĝas pro la financaj problemoj de sia filino, kaj konsideras iniciati proceson en tribunalo por reakiri siajn antaŭajn riĉaĵojn. Al Rastignac pli kaj pli plaĉas la parizaj vesperfestoj : li elspezas multan monon sed bedaŭrinde montriĝas multe malpli bonŝanca en kazinoj. La junulo tial komprenas, kiom fundamenta estas mono por imponi sin en la plej alta pariza socio, kion Vautrin senĉese kaj cinike rememorigas al li.

En la pariza ĝardeno de la plantoj, S-ro Poiret kaj F-ino Michonneau, du pensionanoj de la gastejo, diskrete renkontas la policinspektoron Gondureau, kiu malkaŝas al ili la veran identecon de Vautrin : li fakte estas eksa malliberulo, kiu eskapis el la punlaborejo de Tulono, kie li havis la kromnomon "trompe-la-mort" (esperante "tromp'-la-morton"). La inspektoro petas, ke F-ino Michonneau donu dormigilon al Vautrin kaj iamaniere kontrolu, ke ja estas tatuo sur lia ŝultro. Victorine Taillefer samtempe eksignas al Rastignac la amon, kiun ŝi sentas por li, dum Vautrin sekrete entreprenas la preparadon de la murdo de ŝia riĉa frato. S-ino Michonneau sukcese dormigas Vautrin kaj per la malkovro de la tatuo certigas, ke li ja estas la eskapita malliberulo : ŝi avertas la policinspektoron, kiu alvenas al la gastejo kaj arestas Vautrin en ĉeesto de ĉiuj pensionanoj. Sed la saman tagon murdas la fraton de Victorine komplico de Vautrin.

Gravuraĵo por La Dukino de Langeais de Honoré de Balzac. Eldono de George Barrie & Filo en Filadelfio.

Dum la pensionanoj de la gastejo Vauquer nur malfacile kvietiĝas post tiuj strangaj okazaĵoj, ridetanta patro Goriot alvenas ene de fiakro. Li anoncas al Rastignac, ke li ĵus luis novan apartamenton por Delphine kaj Rastignac per siaj lastaj sparaĵoj, ĉe la strato Artois, kaj li invitas la junulon tie por vespermanĝo. Goriot mem planas transloĝiĝi al ĉambreto lokita super la apartamento de la du amantoj. Tiu nova anonco kaŭzas grandan aflikton en la gastejo Vauquer, kaj la pensionanoj foriras unu post la alia.

Malgraŭ la penoj de patro Goriot, la financaj problemoj de liaj du filinoj pli kaj pli malboniĝas. La barono de Nucingen informas sian edzinon, ke ne eblas redoni al ŝi la monon de ilia edziĝo sen tute ruinigi ilin. Koncerne Anastasie, ŝi ne plu kapablas repagi la ŝuldojn kaŭzitajn de sia amanto Maxime de Trailles, kaj devas eĉ vendi la diamantojn de sia familio. Kiam li lernas la duoblan financan katastrofon, patro Goriot spertas gravan sveneton. Bianchon, amiko de Rastignac kaj studento pri medicino, ekzamenas la simptomojn ĉe la maljunulo kaj diagnozas danĝeran apopleksian krizon.

Rastignac tamen decidas resti en la itala teatrejo de Parizo kun Delphine dum la tuta vespero. La postan tagon, li revenas al la gastejo Vauquer, kie patro Goriot videble senfortiĝas. La junulo tiam anoncas al Delphine, ke ŝia patro estas mortanta, sed la juna virino montriĝas senĉagrena pri la sorto de sia patro. Goriot agonias en sia ĉambreto : li deziras vidi siajn du filinojn por la lasta fojo, sed ili bedaŭrinde restas forestaj. Nur Rastignac kaj sia amiko Bianchon akompanas la maljunulon dum la lastaj momentoj de lia vivo. Rastignac ŝarĝas sin per la flegado de la kadavro kaj per la entombigo de Goriot. Li poste ĉeestas la religian ceremonion akompanate nur de Bianchon, kaj sekvas la funebrantaron ĝis la tombejo Père-Lachaise :


Je la sesa posttagmeze, la korpo de patro Goriot malsupreniris en sian fosaĵon, ĉirkaŭ kiu ĉeestis la uloj de liaj filinoj, kiuj foriris kun la klerikaro tuj post la fino de la preĝo, kiun oni ŝuldis al la viro pro la mono de la studento. Post kiam la du fosistoj ĵetis kelkajn ŝovelaĵojn da tero sur la ĉerkon por kaŝi ĝin, ili releviĝis kaj unu el ili, turnante sin al Rastignac, petis ilian trinkmonon. Eugène serĉfosis en sia poŝo kaj trovis nenion ; li devis prunti dudek soldojn el Christophe. Tiu faro, kvankam tute sengrava, determinis ĉe Rastignac hororan atakon de tristeco. La tago estis falanta, malseka krepusko agacis la nervojn, li rigardis la sepultejon kaj tien entombigis sian lastan larmon de junulo, tiun larmon eltiritan de la sanktaj emocioj de pura koro, unu el tiuj larmoj, kiuj el la grundo respruĉegas ĝis la ĉieloj. Li krucis siajn brakojn, kontemplis la nubojn : Christophe, tiele vidante lin, lin forlasis.

Rastignac, nun sola, faris kelkajn paŝojn al la supra parto de la tombejo, kaj vidis Parizon tordiĝeme kusantan laŭlonge la du bordojn de la Sejno, kie ekbrilis la lumoj. Liaj okuloj fiksiĝis preskaŭ avide inter la kolono de la placo Vendôme kaj la kupolo de la Invalidoj, kie vivis tiu bela mondo, kiun li antaŭe intencis penetri. Li lanĉis al tiu zumanta abelujo rigardon, kiu ŝajne antaŭpumpis ĝian mielon, kaj diris tiujn grandiozajn vortojn :

- Ni nun interbatalu ! [À nous deux maintenant !]

Kaj kiel unua ago de la defio, kiun li faris al Socio, Rastignac iris vespermanĝi ĉe S-ino de Nucingen.

Honoré de Balzac, Patro Goriot, 4-a ĉapitro : La morto de la patro (1835)

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La intrigo de Patro Goriot komencas en 1819, kvar jarojn post la malvenko de Napoléon Bonaparte en la batalo de Waterloo kaj post la reveno de la burbona dinastio sur la tronon de Francio. Malharmonio tiam pligrandiĝis inter aristokratio - kiu revenis al Francio kune kun Ludoviko la 18-a - kaj la nova burĝa klaso generita de la industria revolucio[2]. Dum tiu epoko, la variaj sociaj klasoj de Francio emis malproksimiĝi unu el la alia : precipe la vivkondiĉoj de la plej modestaj loĝantoj de Parizo iĝis pli kaj pli mizeraj. Laŭ tiama takso, proksimume tri kvaronoj el la parizanoj ne perlaboris la 500 aŭ 600 frankojn, kiujn necesigis minimume deca vivo[3]. Dume, tia socia malordigo ankaŭ ebligis kelkajn eksterordinarajn rangaltigojn, kiuj estis tute neeblaj en la antaŭaj jarcentoj. La malmultaj homoj, kiuj pretis kaj kapablis adapti sin al la novaj sociaj reguloj, kelkfoje atingis prestiĝajn funkciojn malgraŭ modesta familia deveno, kio malplaĉis al la pli maljunaj, jam firme establitaj aristokratoj[4].

Literatura kunteksto[redakti | redakti fonton]

Kiam Honoré de Balzac komencis la redaktadon de Patro Goriot en 1834, li estis jam verkinta plurajn dekojn da libroj, inkluzive de longa serio da kaŝnome eldonitaj romanetoj. Li verkis en 1829 romanon titolitan Les Chouans, kiun li por la unua fojo subskribis per sia vera nomo. Ĝin sekvis La Kolonelo Chabert (1832) kaj Ŝagrena ledpeco (1831)[5]. Ĉirkaŭ tiu periodo komencis Balzac aliformi sian verkaron en koheran sagaon da romanoj, kiu fariĝis la vasta Homa Komedio. Tiu aro da romanoj dividiĝas en sekcioj, kiuj temas pri la variaj aspektoj de vivo en Francio dum la frua 19-a jarcento[6].

La franca krimulo Eugène François Vidocq estis la modelo de la fikcia persono Vautrin en Patro Goriot.

Unu el tiuj aspektoj, kiuj plej fascinis Balzac, estis la vivmaniero de krimuloj. Dum la vintro de 1828-29, la franca rabisto (kaj poste policisto) Eugène François Vidocq eldonis siajn memuarojn kaj rakontis siajn krimajn grandfarojn. Balzac renkontis Vidocq en aprilo 1834, kaj tuj uzis lin kiel modelon por la romanpersono Vautrin, kiun la verkisto estis imaganta por estonta verko[7].

Redaktado kaj eldono[redakti | redakti fonton]

Balzac komencis verki la romanon en septembro 1834, okaze de restado en la kastelo de Saché, proksime al Tours. Li unue intencis redakti nur mallongan novelon pri patro reĵetita de liaj filinoj. En lia taglibro estas pluraj, nedatitaj notoj pri la intrigo : "Temo de Patro Goriot - Bona viro - mezklasa gastejo - rento da 600 frankoj - senhavigante sin por siaj filinoj, kiuj ambaŭ havas rentojn da 50 mil frankoj - mortante samkiel mizera hundo"[8]. La verkisto bezonis nur kvardek aŭtuntagojn por verki la unuan skizon de Patro Goriot, laborante kelkfoje po dudek horoj tage. La romano estis eldonita kiel plurepizoda rakonto en la periodaĵo Revue de Paris inter decembro 1834 kaj februaro 1835 : la 26-an de januaro finfine anoncis Balzac, ke "hodiaŭ finiĝas Patro Goriot". La teksto estis eldonita entute en marto de la eldonentrepreno Werdet, kiu ankaŭ publikigis la duan eldonon en majo post la rapidega vendo de la 1200 unuaj ekzempleroj.

Multe reviziita tria eldono aperis en 1839 fare de la eldonejo Charpentier[9]. Kiel ĉiam, Balzac skribis abundajn notojn sur la prov-ekzempleroj senditaj de siaj eldonistoj, tiel ke la pli postaj eldonoj de liaj romanoj estis ofte malsamaj ol la unuaj. Koncerne Patro Goriot, li interalie anstataŭigis plurajn protagonistojn per personoj jam aperintaj en romanoj, kiujn li antaŭe verkis. Li cetere aldonis novajn paragrafojn plenajn je detaloj[10].

La persono Eugène de Rastignac jam aperis kiel maljunulo en la pli frua, fantazia kaj filozofia romano Ŝagrena ladpeco (franclingve La Peau de chagrin). Kiam li redaktis la unuan skizon de Patro Goriot, Balzac nomis la personon "Massiac", kaj tiam subite decidis reuzi la saman personon el Ŝagrena ladpeco. Aliaj personoj de la romano ŝanĝiĝis laŭ la sama metodo. Patro Goriot estas do la unua romano de Balzac, en kiu la uzado de reaperintaj personoj fariĝas rigora, organizita kutimo de la verkisto. Tiu tekniko progrese imponis sin kiel unu el la ĉefaj proprecoj de la verkaro de Balzac[11].

En 1843, Balzac klasifikis Patro Goriot en la sekcion "Scenoj de la pariza vivo" (Scènes de la vie parisienne) de La Homa Komedio. Iom poste, li reklasifikis ĝin en la sekcion "Scenoj de privata vivo" (Scènes de la vie privée) pro tio, ke la romano multe emfazas la privatajn vivojn de siaj personoj[12]. La enkategoriigo de la romanoj, laŭ Balzac, celis krei aron da verkoj, kiuj "vortpentras la tutan socion, kaj skizas la gigantecon de ĝia tumulto"[13]. Balzac zorgeme konsideris la plej konvenan sekcion por ĉiu romano, kaj ofte reordigis la strukturon de La Homa Komedio[14].

Stilo[redakti | redakti fonton]

La stilo de Honoré de Balzac en Patro Goriot estas klare influita de la usona romanisto James Fenimore Cooper kaj de la skota verkisto Walter Scott. Konforme al la vidpunkto de Cooper, Balzac ekzemple konsideris la Indianojn de Nord-Ameriko kiel homa barbarismo, kiu postvivis provojn de civilizado. En prefaco por la dua eldono de Patro Goriot skribis Balzac, ke la ĉefpersono Goriot - kiu pliriĉiĝis per la komerco de nudeloj dum malsatega epoko - estis rigardebla kiel "ilinojo de la farunkomerco" aŭ kiel "hurono de la gren-merkato"[15]. La romanpersono Vautrin cetere priskribas Parizon kiel "forsto de la Nova Mondo, kie dudek specoj da sovaĝaj triboj kontraŭas unu la alian" - alia indico de la influo de Cooper[16].

Ankaŭ Scott profunde influis Balzac, precipe koncerne la uzadon de realaj historiaj okazaĵoj kiel realistaj fonoj por liaj romanoj. Kvankam historio ne estas fundamenta elemento en Patro Goriot, la postnapoleona epoko ludas tre gravan rolon por la kunteksto de la romano. La influo de Scott estas plie videbla pro la multnombraj detaloj en la teksto[15]. En sia enkonduka teksto de 1842 pri La Homa Komedio, Balzac laŭdas Scott kiel "moderna trubadoro", kiu "vivigis [literaturon] per spirito estinta"[13]. Sed Balzac samtempe riproĉis la skotan verkiston pro lia ekcesa romantikigo de historio, kaj li tial provis esprimi en siaj propraj verkoj pli moderan vidpunkton pri homa naturo[15][17].

1901-eldono en la angla lingvo de la verkoj de Honoré de Balzac, inkluzive de Patro Goriot.

Kvankam la romano estis ofte rigardita kiel "mistero"[18], ĝi ne vere apartenas al la krimliteratura ĝenro. Patro Goriot plivole temas pri la deveno de sufero kaj pri la kialoj de nekutimaj homaj kondutoj. Videblas nur fragmentoj de la personeco de ĉiu protagonisto pro la mallongeco de plejmultaj scenoj : la legantoj disponas do nekompletajn informojn pri la proprecoj de la personoj. Vautrin, ekzemple, regule aperas aŭ forestas el la intrigo - proponante konsilojn al Rastignac, ridindigante Goriot, subaĉetante la serviston Christophe por eniri la gastejon nokte - antaŭ ol esti senmaskigita kiel majstra krimulo. La ofta apero kaj malapero de personoj estas tipa tekniko tra la tuta Homa Komedio[19].

Oni povas ankaŭ difini Patro Goriot kiel formadromano aŭ "bildungsroman", en kiu naiva junulo plenkreskiĝas kaj lernas la manierojn de la mondo[20]. Pluraj personoj kiel S-ino de Bauséant aŭ Goriot iasence fariĝas la kuratoroj de Rastignac, malkaŝante al li la krudan verecon de la pariza socia vivo kaj la vojon al sukceso. Samkiel ĉiu ordinara homo, Rastignac estas unue naŭzita de la malbelega realeco sub la glata aspekto de sociaj manieroj. Tamen, li finfine akceptas kaj partoprenas tion[21] : rezignante modestan sed honestan juran karieron, Rastignac ekstrebas al socia prestiĝo per mono kaj virinoj. Tio iasence spegulas la vivon de Balzac mem, kiu studadis juron dum tri jaroj sed poste senapetitiĝis pri tiu fako[22].

Reaperantaj personoj[redakti | redakti fonton]

Patro Goriot estas grava, frua etapo koncerne la uzadon fare de Balzac de reaperantaj personoj : personoj el antaŭaj romanoj reaperas en pli malfruaj verkoj, ofte dum malsamaj periodoj de siaj vivoj[23]. Kontenta pri la efekto farita de la reapero de Rastignac, Balzac inkludis entute 23 reaperantajn personojn en la unua eldono de Patro Goriot. Okaze de la revizioj por postaj eldonoj, la verkistoj eĉ aldonis 25 pliajn reaperantajn personojn[24]. Kvankam Balzac jam antaŭe uzis tiun teknikon, la koncernitaj personoj ĝis tiam nur ludis malgravajn rolojn, kaj restis sufiĉe identaj tra la variaj romanoj. Tute kontraŭe, la reapero de Rastignac kreas por la unua fojo en la verkaro de Balzac romanlongan subintrigon, kiu klarigas kaj maturigas reaperantan personon[25].

Gravuraĵo por La Domo Nucingen (1837). Tiu posta romano entenas gravajn elementojn por pli bona kompreno de la intrigo de Patro Goriot.

Balzac plueksperimentis tiun metodon tra la tridek jaroj, dum kiuj li ellaboris La Homan Komedion. Ĝi ebligis tute novan, profundegan karakterigon de la personoj, preter la kapableco de klasikaj priskriboj aŭ dialogoj. "Kiam reaperas la personoj", rimarkas la kritikisto Samuel Rogers, "ili ne alpaŝas el nenie ; ili aperas el la privateco de siaj propraj vivoj, de kiuj ni ne rajtis vidi unu intertempon"[26]. La komplekseco de la vivoj de la personoj neeviteble igis Balzac fari kelkajn erarojn pri kronologio kaj kohereco, sed la kelkaj malĝustaĵoj montriĝas malgravaj kompare kun la vasteco de la projekto[27]. La legantoj plejofte timas pri la grandega nombro da personoj en la universo de Balzac, kaj sentas sin senigitajn je gravaj informoj pri ili. La krimliteratura verkisto Arthur Conan Doyle ekzemple konfesis, ke li neniam provis legi Balzac, ĉar li "ne sciis, kie komenci"[28].

La reaperado de personoj havis neatenditajn konsekvencojn por la intrigo de Patro Goriot. La reapero de la barono de Nucingen en La Domo Nucingen (1837) ekzemple malkaŝas, ke la amrilaton inter lia edzino kaj Rastignac li mem zorgeme planis kaj favoris. Tia nova detalo ege lumigas la agadojn de la tri koncernitaj personoj en Patro Goriot, tiel kompletigante la intrigon per posta romano[29].

Realismo[redakti | redakti fonton]

Balzac uzadas zorgemajn, abundajn detalojn por priskribi la gastejon Vauquer, ĝiajn loĝantojn kaj la ĉirkaŭan mondon. Li pro tiu tekniko estas ofte konsiderita kiel la fondinto de realistaj romanoj[30]. La detaloj plejparte emfazas la senhavecon de la pensionanoj de la gastejo Vauquer. Multe malpli akurataj montriĝas la priskriboj de pli riĉaj domoj : la ĉambroj de la loĝejo de S-ino de Bauséant ricevas nur maldiligentan atenton, dum la familio Nucingen vivas en domo skizita kiel eble plej minimume[31].

Komence de la romano, Balzac deklaras (en la angla) : "Ĉio veras"[32]. Kvankam la personoj kaj peripetioj estas fikciaj, la uzitaj detaloj ja fidele spegulas la realecon de la pariza vivmaniero tiutempe kaj la mondon ĉirkaŭ la gastejo Vauquer[33]. La strato Neuve-Sainte-Geneviève (kie situas la gastejo) prezentas "malhelan mienon pro la domoj, kaj sugestas karceron pro la altaj ĝardenmuroj"[34]. La internaĵo de la gastejo estas penige priskribita, el la fava salono ("Pli deprima estas nenio") ĝis la tegaĵoj de la muroj bildigantaj feston ("paperoj, kiujn malgranda ĉirkaŭurba taverno disdegnus") — jen sufiĉe ironia dekoracio ene de domo renomita pro ĝiaj aĉaj manĝoj[35]. La detalon pri la tegaĵo ŝuldas Balzac al la eksperteco de sia amiko Hyacinthe de Latouche, kiu estis lerta tapetisto[36]. La verkisto eĉ difinas la gastejon per ĝia fia odoro, liadire ekskluzive flarebla en tiu malriĉa domo[37].

Analizo laŭ temoj[redakti | redakti fonton]

Socia statuso[redakti | redakti fonton]

La ĉarto de 1814 konsentita de la reĝo Ludoviko la 18-a kreis leĝan strukturon regitan de riĉeco, kaj servas kiel fono por la manovroj de Rastignac en Patro Goriot.

Unu el la ĉefaj temoj de Patro Goriot estas la senĉesa klopodo penetri kaj supreniri la sociajn rangojn. La ĉarto de 1814, konsentita de la reĝo Ludoviko la 18-a, establis leĝan sistemon, laŭ kiu rajtis voĉdoni nur la plej riĉaj homoj de la reĝlando. La granda persona ambicio de Rastignac do celas ne nur pliriĉiĝon, sed ankaŭ pli simbole partoprenon al la politika vivo. Samkiel la personoj de Walter Scott, Rastignac esprimas per siaj agoj kaj paroloj la etoson de la epoko, en kiu li vivas[38].

Per siaj personoj kaj romanoj, Balzac krude eksponas la kruelan darvinismon de la tiama socio. En precipe verdirema parolado, S-ino de Bauséant ekzemple donas al Rastignac la jenajn konsilojn :


"Ju pli senpasiaj viaj kalkuloj, des pli foren vi iros. Frapu senkompate ; vi estos timata. Viroj kaj virinoj estu por vi nenio pli ol poŝtĉevaloj ; prenu freŝan rajdbeston, kaj lasu la antaŭan ĉe la flanko de la ŝoseo ; tiumaniere vi atingos la celojn de via ambicio. Nu vidu, vi estos nenio tie ĉi, krom se virino interesiĝas pri vi ; kaj ŝi estu juna kaj riĉa, kaj monduma virino. Se vi tamen havas koron, enŝlosigu ĝin singardeme samkiel trezoro ; ne lasu iun ajn suspekti tion, aŭ vi estus perdita ; vi ne plu estus la ekzekutisto, sed anstataŭe fariĝus la viktimo. Kaj se vi iam enamiĝus, neniam lasu vian sekreton eskapi el vi !"
Honoré de Balzac, Patro Goriot, 4-a ĉapitro : La morto de la patro (1835)


Tiu senkompata konduto estas ankaŭ konsilita de Vautrin, kiu diras al Rastignac : "La sekreto de grandaj riĉecoj sen videblaj kaŭzoj estas forgesita krimo, kiu estis taŭge plenumita"[39]. Tiu frazo estis ekde tiam multfoje parafrazita kiel : "Malantaŭ ĉiu granda riĉeco estas granda krimo"[40].

Influo de Parizo[redakti | redakti fonton]

Batalo antaŭ la pordo Saint-Denis
Hippolyte Lecomte, 1830
Muzeo Carnavalet, Parizo

La priskribo de sociaj rangoj fare de la romano estas tipa de tiutempa Parizo, kiu tiam estis unu el la plej dense loĝataj urboj de Eŭropo[41]. Trairante nur kelkajn stratojn, Rastignac alkondukas la leganton al ege malsamaj kvartaloj, plejofte klasifikitaj laŭ la rango de iliaj loĝantoj. La Parizo de la Burbona Resurtronigo nature dividiĝis en apartajn kvartalojn, kaj tri el ili precipe elstariĝas en Patro Goriot : la aristokrata areo ĉirkaŭ la bulvardo Saint-Germain, la nove altklasa distrikto ĉirkaŭ la strato Chaussée-d'Antin, kaj la orienta deklivo de la monteto Sainte-Geneviève[42].

Tiuj kvartaloj de la urbo estas kvazaŭe mikrokosmoj, kiujn Rastignac klopodas mastrumi. Vautrin, dume, agadas kamufle, moviĝante tra ili tute silenteme[43]. Rastignac, kiel naiva junulo el la franca kamparo, serĉadas novan hejmon en tiu mondo. Parizo proponas al li oportunon por forlasi lian malproksiman familion kaj renovigi sin pli konforme al la malglata aspekto de la urbo[44]. Lia elmigro urben similas al tiuj de multaj homoj, kiuj tiam transloĝiĝis al la franca ĉefurbo, duobligante ĝian loĝantaron inter 1800 kaj 1830. La intrigo de la romano estas do labirinte kunligita al la urbo, en kiu ĝi okazas. "Parizo", klarigas la kritikisto Peter Brooks, "estas la nuba ĉeesto, kiu donas al la romano ĝian apartan tonon"[45].

Korupto[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ Rastignac kaj Goriot reprezentas individuojn koruptitajn de iliaj deziroj. Pro sia avideco je socia prestiĝo, Rastignac estas ofte komparita al Faŭsto, dum Vautrin iasence similas al Mefistofelo[46]. Laŭ la kritikisto Pierre Barbéris, la longa parolado de Vautrin al Rastignac estas "unu el la plej gravaj momentoj de la Homa Komedio, kaj sendube de la tuta monda literaturo"[47]. La socia tumulto tiam spertita de Francio konsistigas la fonon, sur kiu baziĝas la egoista kaj ambicia ideologio de Vautrin, kiu kuraĝigas Rastignac imiti lin[48]. Pri la fina korupto de la animo de Rastignac tamen kulpas la tuta socia strukturo, ne nur Vautrin, kiu simple instruas al la junulo ĝeneralan metodon. Kvankam li reĵetas la proponon de Vautrin koncerne la murdon de la frato de Victorine, Rastignac cedas al la brutalaj principoj, sur kiuj prosperas alta socio. Fine de la romano, li konfidas al Bianchon : "Mi estas en Infero, kaj tie mi devas resti"[49].

Dum Rastignac deziras riĉecon kaj prestiĝan statuson, Goriot sopiras al la amo de siaj filinoj tiel fervore, ke lia pasio preskaŭ ŝajnas kiel religia kulto[50]. Ĉar li simbolas tipan burĝon, kiu pliriĉiĝis per komerco (kaj ne pro denaska aristokrata privilegio), liaj nobele edzinitaj filinoj ja akceptas preni lian monon, sed nur malvolonte kaj diskrete vizitas lin. Eĉ kiam li estas agonianta fine de la romano, li vendas siajn lastajn bienojn por siaj filinoj[51].

Familiaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Balzac estis akuzita pri la plagiato de la Reĝo Lear de Shakespeare, pro la simileco inter la filinoj de Goriot (Anastasie kaj Delphine) kaj la filinoj de Lear (Goneril kaj Regan), tie pentritaj de Edwin Austin Abbey en 1902.

En la romano, la rilatoj inter familimembroj konformas al du leĝoj : geedzeco ĉefe servas kiel makiavela helpilo por atingi financan sukceson, dum la devoj de la malpli juna generacio por la pli juna aliformiĝas en oferadon kaj senhavigon. Delphine estas enkaptita en senama edziniĝo kun la barono de Nucingen, monavida bankisto. La barono ja scias pri la adultoj de sia edzino, kaj uzas tion kiel konvenan pretekston por eltiri plian monon el ŝi. Anastasie, dume, estas edzinita al la grafo de Restaud, kiu ne zorgas pri ŝiaj nelegitimaj gefiloj sed koleriĝas pri la juveloj, kiujn ŝi vendas por vivteni sian amanton. Tia bildigo de edziĝo kiel ilo por potenco spegulas la malmolkorajn, nestabilajn sociajn strukturojn de tiu tempo[52].

Parencoj, male, senĉese dediĉas sin al siaj infanoj : Goriot laŭvorte oferas ĉion por siaj filinoj. En la romano, Balzac difinas lin kiel la "Kriston de patreco" pro lia konstanta suferado en la nomo de liaj infanoj[53]. Ĉar Delphine kaj Anastasie, obseditaj pri socia prestiĝo, finfine ignoras kaj forlasas lin, la situacio de Goriot ŝajnas despli indigninda. La fino de la verko emfazas la kontraston inter la lastaj minutoj de Goriot en lia mortlito kaj la festa balo organizita de S-ino de Bauséant, kiun ĉeestis liaj filinoj sed ankaŭ Rastignac, tiel sugestante fundamentan skismon inter socio kaj familio[54].

La perfido de la filinoj de patro Goriot estas ofte komparita al tiu de la personoj de La Reĝo Lear, fare de William Shakespeare[55]. Analizante tiun komparon, la kritikisto George Saintsbury asertas, ke la filinoj de Goriot estas "tiel certe la murdantinoj de sia patro, kiel [la filinoj de Lear] Goneril kaj Regan"[56]. Kiel montras Herbert J. Hunt en sia libro Balzac's Comédie humaine, la sorto de Goriot estas iasence pli tragika, ĉar la maljunulo "havas unu Regan kaj unu Goneril, sed neniun Cordelia"[57].

Ankaŭ la familio de Rastignac ofereme dediĉas sin al li. Ĉar li estas konvinkita, ke li ne kapablos atingi decan statuson en Parizo sen konsiderinda riĉeco, li sendas leteron al sia familio por peti plian monon : "Vendu kelkajn el viaj malnovaj juveloj, afabla patrino mia ; aliajn juvelojn mi donos al vi tre baldaŭ"[58]. Ili ja sendas la petitan monon kaj (kvankam tio ne rekte legeblas en la romano) konsekvence spertas penigajn vivkondiĉojn. Lia familio, foresta dum lia restado en Parizo, pli kaj pli malproksimiĝas malgraŭ tiu oferado. Goriot kaj Vautrin ja kvazaŭe ludas la rolon de patroj por la junulo, sed ili forestas kaj Rastignac restas tute sola fine de la romano[59].

Kritikoj kaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

Patro Goriot estas plejofte rigardita kiel la plej esenca romano de Balzac[1]. La verko havis konsiderindan influon sur la franca literaturo, kiel montras la fama rimarko de la romanisto Félicien Marceau : "Ni ĉiuj estas gefiloj de Patro Goriot"[60]. Martin Kanes, en sia libro Le Pére Goriot: Anatomy of a Troubled World, difinas la romanon kiel "la kernŝtonon de la Homa Komedio"[61]. Ĝi cetere estas la centre studita verko fare de Anthony Pugh en lia volumena libro pri la reaperantaj personoj de Balzac (Balzac's Recurring Characters). Oni verkis kompletajn ĉapitrojn nur pri detaloj koncerne la gastejon Vauquer[62]. Ĉar ĝi montriĝas precipe grava por la studado de franca literaturo, Patro Goriot estis tradukita multfoje kaj multlingve.

Le Père Goriot : filmadapto fare de Robert Vernay en 1945.

La unuaj komentoj pri la libro montriĝis sufiĉe variaj. Kelkaj kritikistoj akuzis Balzac pri plagiato, pri la troa kaj teda detalemeco de kelkaj paĝoj kaj pri la ekscesa karikaturigo de la pariza altsocio[63]. Aliaj legantoj mallaŭdis la dubindan moralecon de la personoj kaj suspektis, ke Balzac provis pravigi tiajn kondutojn. Oni riproĉis al li, ke ne estis en la libro pli multaj honorindaj homoj[64]. Al tiuj riproĉoj respondis Balzac disdegne en la dua prefaco de 1835, skribante pri Goriot : "Kompatindulo ! Liaj filinoj rifuzis agnoski lin pro tio, ke li senriĉiĝis ; nun la kritikistoj reĵetas lin pro tio, ke li estas malmorala"[65].

Multaj tiutempaj komentistoj estis tamen entuziasmaj : recenzo en Le Journal des femmes proklamis, ke la okulo de Balzac "penetras ĉien, samkiel ruza serpento, por sondi la plej intimajn sekretojn de virinoj"[66]. Alia recenzo en La Revue du théâtre laŭdis lian "admirindan teknikon pri detaloj"[66]. Multaj similaj recenzoj pruvas la tujan sukceson kaj popularecon de la libro. Balzac mem ege fieris pri sia verko, deklarante eĉ antaŭ la eldono de la fina versio : "Patro Goriot estas furioza sukceso ; miaj plej persistegaj malamikoj devis kurbiĝi. Mi triumfis super ĉio, super amikoj samkiel enviuloj"[67].

Tra la jaroj post sia eldono, la romano estis ofte adaptita kiel teatraĵo. Du teatraj spektakloj organizitaj en 1835, nur kelkajn monatojn post la eldono de la romano, kontribuis al ĝia populareco kaj pligrandigis la prestiĝon de Balzac[68]. En la 20-a jarcento produktiĝis diversegaj kinaj versioj de Patro Goriot, inkluzive de adaptoj reĝisoritaj de Jacques de Baroncelli, Robert Vernay kaj Travers Vale. Pli moderna adapto estis filmita en 2004 de Jean-Daniel Verhaeghe, kun la aktoro Charles Aznavour kiel patro Goriot. La nomo "Rastignac", dume, iĝis ironia vorto en la franca lingvo : ĝi aludas al persono, kiu pretas je io ajn por rangaltiĝi.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankoraŭ neniu traduko de Patro Goriot al Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hunt, p.95 ; Brooks (1998), p. ix; Kanes, p. 9.
  2. Kanes, pp. 3–7.
  3. Kanes, p.38.
  4. Brooks (1998), p. xi.
  5. Robb, pp. 425–429.
  6. Saintsbury, p. ix.
  7. Hunt, p. 91; Oliver, p. 149.
  8. Citita en Bellos, p. 16.
  9. Oliver, p. 102; Brooks (1998), p. viii; Kanes, p. 7; Bellos, p. 15.
  10. Bellos, pp. 23–24.
  11. Bellos, pp. 16–17; vidu pli ĝenerale Pugh.
  12. Dedinsky, pp. 147–148.
  13. 13,0 13,1 Balzac (1842).
  14. Robb, p. 234; Dedinsky, pp. 129–131.
  15. 15,0 15,1 15,2 Kanes, pp. 4–5.
  16. Hunt, p. 92.
  17. Kanes, pp. 31–32.
  18. Barbéris, p. 306; Kanes, pp. 26–27.
  19. Kanes, pp. 27–28.
  20. Kanes, pp. 30–31; Brooks (1998), p. ix; Stowe, pp. 24–25; vidu ankaŭ Ginsberg, pp. 32–44.
  21. Kanes, p. 30.
  22. Robb, p. 44.
  23. <Pugh, p. 57; Hunt, pp. 93–94.
  24. Robb, p. 253; Hunt, p. 94; Pugh, pp. 73–81.
  25. Pugh, pp. 78–79; Brooks (1998), pp. vii–ix.
  26. Rogers, 182. Bellos samopinias ĉe p. 21.
  27. Robb, p. 254.
  28. Citita en Robb, p. 254; vidu pli ĝenerale Pugh.
  29. McCarthy, p. 96; Pugh, pp. 177–178.
  30. Brooks (2005), p. 16; Auerbach, p. 280.
  31. Mozet, pp. 348–349; Kanes, p. 37.
  32. Tiu frazo estas fakte aludo al William Shakespeare, ĉar ĝi estis tiam uzita kiel titolo por franca adapto de Henriko la 8-a. Bellos, p. 14.
  33. Auerbach, p. 282.
  34. Balzac (1901), p. 3.
  35. Balzac (1901), respektive p. 5 kaj 18 ; Mozet, p. 351.
  36. Robb, 152.
  37. Kanes, p. 52.
  38. Kanes, p. 38.
  39. Balzac (1901), p. 115.
  40. Vidu ekzemple Porter, Eduardo. "Mexico’s Plutocracy Thrives on Robber-Baron Concessions". The New York Times, 27-a de aŭgusto 2007.
  41. Kanes, p. 41; Bellos, pp. 58–59.
  42. Kanes, p. 36.
  43. Kanes, p. 44.
  44. Barbéris, pp. 310–311.
  45. Brooks (1998), p. x.
  46. Kanes, p.45.
  47. Barbéris, p. 307.
  48. Barbéris, p. 309.
  49. Citita en Barbéris, p. 312.
  50. Hunt, p. 89; Crawford, p. 13.
  51. Petrey, p. 329.
  52. Kanes, pp. 46–49; Auerbach, p. 285; Bellos, pp. 46–51.
  53. Kanes, p. 47; Bellos, pp. 81–82.
  54. Petrey, p. 337.
  55. Hunt, pp. 87–89; Robb, p. 257; Bellos, pp. 34–35.
  56. Saintsbury, p. x.
  57. Hunt, p. 87.
  58. Balzac (1901), p. 85.
  59. Barbéris, pp. 310–314.
  60. Citita en Oliver, p. 149.
  61. Kanes, p. 9.
  62. Vidu Mozet kaj Downing, George E. "A Famous Boarding-House". Studies in Balzac's Realism. E. P. Dargan, ed. New York: Russell & Russell.
  63. Kanes, p. 13.
  64. Kanes, pp. 14–15.
  65. Citita en Kanes, p. 53.
  66. 66,0 66,1 Citita en Kanes, p. 15.
  67. Citita en Kanes, p. 12.
  68. Kanes, pp. 15–16.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Franclingvaj fontoj :
    • R. F. Allen, « Le Sens de l’honnêteté dans Le Père Goriot », Cahiers de Lexicologie, 1986, n° 48, p. 111-5.
    • H. Backvall, « Quelques particularités de prononciation dans Le Père Goriot », Moderna Sprak, 1972, n° 66, p. 162-75.
    • Pierre Barberis, « Le Père Goriot de Balzac : Écriture, structures, significations, Paris, Larousse; 1972.
    • Maurice Bardèche, Balzac romancier : la Formation de l’art du roman chez Balzac jusqu’à la publication du Père Goriot, 1820-1835, Genève, Slatkine Rpts., 1967.
    • Anne-Marie Baron, « Statut et fonctions de l’observateur », L'Année balzacienne, 1989, n° 10, p. 301-316.
    • Olivier Bonard, La Peinture dans la création balzacienne : Invention et vision picturales de La maison du Chat-qui-pelote au Père Goriot, Genève, Droz, 1969.
    • Sylvie Boulard-Bezat, « Les Adaptations du Père Goriot », L’Année balzacienne, 1987, n° 8, p. 167-178.
    • Pierre Brunel, « Le Sublime et le grotesque chez Balzac : l’Exemple du Père Goriot », Année balzacienne, 2001, n° 2, p. 31-56.
    • Wei-ling Chen, « Le Père Goriot, autodestructeur », NTU Studies in Language and Literature, Dec 2002, n° 11, p. 45-69.
    • Évelyne Datta, « Le Père Goriot, alchimiste », L’Année balzacienne, 1988, n° 9, p. 335-345.
    • Jean-Hervé Donnard, « Balzac inspiré par Senancour », L’Année balzacienne, 1987, n° 8, p. 187-200.
    • Rose Fortassier, « Balzac et le démon du double dans Le Père Goriot », L’Année balzacienne, 1986, n° 7, p. 155-167.
    • Jean Gaudon, « Sur la chronologie du Père Goriot », L’Année balzacienne, Paris, Garnier Frères, 1967, p. 147-156.
    • Jeannine Guichardet, « Un Jeu de l’oie maléfique : l’espace parisien du Père Goriot », L’Année balzacienne, 1986, n° 7, p. 169-189.
    • Léon-Francois Hoffmann, « Les Métaphores animales dans Le Père Goriot », L’Année balzacienne, Paris, Garnier, 1963, p. 91-105.
    • Angela Ion, « Le Père Goriot dans l’espace culturel », L’Année balzacienne, 1986, n° 7, p. 379-392.
    • Anne-Marie Lefebvre, « Visages de Bianchon », L’Année balzacienne, 1988, n° 9, p. 125-140.
    • Michel Lichtlé, « La Vie posthume du Père Goriot en France », L’Année balzacienne, 1987, n° 8, p. 131-165.
    • Anne-Marie Meininger, « Sur Adieu, sur Le Père Goriot, sur Le cabinet des antiques », L’Année balzacienne, 1973, p. 380-85.
    • Yoshie Oshita, « De l’entrée à la sortie de Vautrin dans Le Père Goriot », L’Année balzacienne, 1989, n° 10, p. 233-243.
    • Jean-Marie Paisse, « Un Portrait du Père Goriot », Bulletin de l’Association Guillaume Budé, 1968, 125-130.
    • Anthony R. Pugh, « Le Père Goriot et l’unité de La Comédie humaine », Balzac : une Poétique du roman, Stéphane Vachon, Éd. et préf. Montréal ; Saint-Denis, PU de Vincennes, 1996, p. 123-32.
    • Anthony R. Pugh, « Personnages reparaissants avant Le Père Goriot », L’Année balzacienne, Paris, Garnier, 1964, p. 215-237.
    • Renée de Smirnoff, « Du Père Goriot à L’Initié : analogies et prolongements », L’Année balzacienne, 1989, n° 10, p. 245-260.
    • Claudine Vercollier, « Fonctions du temps dans Le Père Goriot », L’Année balzacienne, 1978, p. 137-47.
  • Anglalingvaj fontoj :
    • Auerbach, Erich. "[Père Goriot]". Père Goriot. New York: W. W. Norton & Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X. pp. 279–289.
    • Balzac, Honoré de. "Author's Introduction". La Comédie humaine. The Human Comedy: Introductions and Appendix
    • Balzac, Honoré de. Father Goriot. The Works of Honoré de Balzac. Vol. XIII. Philadelphia: Avil Publishing Company, 1901.
    • Balzac, Honoré de. Père Goriot. New York: W. W. Norton and Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X.
    • Baran, J. H. "Predators and parasites in Le Père Goriot". Symposium. 47.1 (1993): 3–15.
    • Barbéris, Pierre. "The Discovery of Solitude". Père Goriot. New York: W. W. Norton and Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X. pp. 304–314.
    • Bellos, David. Honoré de Balzac: Old Goriot (Landmarks of World Literature). Cambridge: Cambridge University Press, 1987. ISBN 0-521-31634-0.
    • Berrong, Richard M. "Vautrin and Same-Sex Desire in Le Père Goriot", Nineteenth-Century French Studies, Fall 2002-Winter 2003, n° 31 (1-2), p. 53-65.
    • Brooks, Peter. "Editor's Introduction". Père Goriot. New York: W. W. Norton and Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X. pp. vii–xiii.
    • Brooks, Peter. Realist Vision. New Haven: Yale University Press, 2005. ISBN 0-300-10680-7.
    • Crawford, Marion Ayton. "Translator's Introduction". Old Goriot. Harmondsworth: Penguin Classics, 1951. ISBN 0-14-044017-8.
    • Dedinsky, Brucia L. "Development of the Scheme of the Comédie humaine: Distribution of the Stories". The Evolution of Balzac's Comédie humaine. Ed. E. Preston Dargan and Bernard Weinberg. Chicago: University of Chicago Press, 1942.
    • Ginsberg, Michal Peled, ed. Approaches to Teaching Balzac's Old Goriot. New York: The Modern Language Association of America, 2000. ISBN 0-87352-760-7.
    • Hunt, Herbert J. Balzac's Comédie Humaine. London: University of London Athlone Press, 1959.
    • Kanes, Martin. Père Goriot: Anatomy of a Troubled World. New York: Twayne Publishers, 1993. ISBN 0-8057-8363-6.
    • McCarthy, Mary Susan. Balzac and His Reader: A Study in the Creation of Meaning in La Comédie humaine. Columbia: University of Missouri Press, 1982. ISBN 0-8262-0378-7.
    • Mozet, Nicole. "Description and Deciphering: The Maison Vauquer". Père Goriot. New York: W. W. Norton and Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X. pp. 338–353.
    • Oliver, E. J. Balzac the European. London: Sheed and Ward, 1959.
    • Petrey, Sandy. "The Father Loses a Name: Constative Identity in Le Père Goriot". Père Goriot. New York: W. W. Norton and Company, 1998. ISBN 0-393-97166-X. pp. 328–338.
    • Pugh, Anthony R. Balzac's Returning Characters. Toronto: University of Toronto Press, 1974. ISBN 0-8020-5275-4.
    • Robb, Graham. Balzac: A Biography. New York: W. W. Norton & Company, 1994. ISBN 0-393-03679-0.
    • Rogers, Samuel (1953). Balzac & The Novel. New York: Octagon Books.
    • Saintsbury, George. "Introduction". The Works of Honoré de Balzac. Vol. XIII. Philadelphia: Avil Publishing Company, 1901.
    • Stowe, William W. Balzac, James, and the Realistic Novel. Princeton: Princeton University Press, 1983. ISBN 0-691-06567-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vikifonto
Sur Vikifonto legeblas la franclingva versio de
Patro Goriot
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.