Ŝoĉuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boteloj da ŝoĉuo

Ŝoĉuo[1] (japane: 焼酎, Shōchū; laŭvorte "bruligita sakeo/alkoholaĵo"), estas trinkaĵo produktata laŭ tradicia metodo en Japanio. Ĝi enhavas inter 25 kaj 43 % da alkoholo. La ĝusta origino de Ŝoĉuo estas neklara. Origine Ŝoĉuo estis nomita Araki-shu ("Araki-alkoholaĵo") aŭ Rambiki. Araki estas konsiderata deveni de arako (araq en la araba), kaj rambiki de alambiko (alambiek en la nederlanda[2]). Ŝoĉuo originis en Persio, diskonigite okcidente al Eŭropo kaj oriente al Hindio, Tajlando kaj Okinavo. Ĉirkaŭ meze de la 16a jarcento, la teĥniko alvenis al Kagoŝimo, kie Ŝoĉuo naskiĝis.[3] La distilita alkoholaĵo en Okinavo estas konata kiel Awamori.

Tipe distilata ero por Ŝoĉuo estas hordeo (mugi), batato (imo), fagopiro (soba), aŭ rizo (kome), Ĝi ankaŭ estas uzebla en miksitaj trinkaĵoj.

Distilitaj alkoholaĵoj en aliaj aziaj landoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tutlanda Organo de Rondo Harmonia Eldonejo : Rondo Harmonia
  2. 日本酒入門 japane Nobuhiko NAKAO
  3. Shochu appeal goes supersonic angle The Japan Times

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]