Šar Planina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šar Planina
la proksimuma (!) etendiĝo
la proksimuma (!) etendiĝo
montara sistemo
Alteco 2 748 m
Situo Kosovo kaj Norda Makedonio
Geografia situo 42° 0′ N, 20° 44′ O (mapo)4220.733333Koordinatoj: 42° 0′ N, 20° 44′ O (mapo) f4
Šar Planina (Nord-Makedonio)
Šar Planina (Nord-Makedonio)
DEC
Šar Planina
Šar Planina
Situo de Šar Planina
Map
Šar Planina
vdr

La Šar Planina (makedone kaj serbe Шар планина, Šar planina, albane Malet e Sharrit, ankaŭ Mali i SharritSharr ) aŭ Ŝar-montaro estas montaro kiu etendiĝas inter Kosovo kaj Norda Makedonio. La plej alta punkto estas la montopinto Titov Vrv (Титов Врв, "montopinto de Tito" ekde la jaro 1953, antaŭe makedone kaj daŭre bulgare Голем Турчин, Golem Turčin, albane daŭre Turku i Madh, alteco 2747 metroj super la marnivelo).

En la norda respektive okcidenta parto de la montaro en Kosovo estas la nacia parko Sharr kiu malfermiĝis en 1986, kaj en la suda respektive orienta flanko en julio 2021 malfermiĝis nacia parko Šar Planina en Norda Makedonio. En la pli vasta najbaraĵo, sudokcidente, aliaj areoj estas protektataj, en Albanio la natura parko Korab-Koritnik, en Norda Makedonio la nacia parko Mavrovo.

Ambaŭ naciaj parkoj estas parto de la Eŭropa verda zono, la plejparte natura limstrio inter la komunistaj nacioj de orienta Eŭropo kaj la nekomunistaj nacioj de okcidenta Eŭropo dum la Malvarma milito, nomata "Fera Kurteno". Multaj endanĝerigitaj bestospecioj trovas ĉi tie rifuĝejon kaj migradan koridoron.[1] En la Šar Planina tio inkluzivas la ege maloftan balkanan linkon, specio de la genro eŭrazia linko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]