Eŭropa verda zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la itineron de la "eŭropa verda zono".

La eŭropa verda zono (angle: European Green Belt) estas iniciativo, kiu celas transformi la iaman Feran Kurtenon al naturrezervejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama limo, vidate de supre.

La germana doktoro pri ekologio Kai Frobel loĝis apud la fera kurteno, ĉe Coburg en Okcidenta Germanio, kiam li junis.[1]

Li ekkonsciis, ke la foresto de homoj en la nenies tero kaj en la sekuraj areoj ĉirkaŭ la fera kurteno igis ĝin, fakte, bestrezervejo. Ĉefe en la komunista flanko, kien civiluloj ne rajtis iri.[2]

Fine de la jaroj 1970, li ekhavas prezon pro sia studado de naturo. Tio ekkaptis la atenton de apogantoj de naturkonservado. Bavario ekaĉetis terpecojn proksime de la fera kurteno tiel ke ili ne estu uzitaj. Decembre de 1989, nur unu monato post la falo de la fera kurteno, projekto de naturrezervejo estis proponita de naturkonservistoj kaj okcidente kaj oriente.[3]

En 1990 la germana federa ministro pri medio Klaus Töpfer deklaras, ke li subtenas la projekton. De 1992, Bundesamt für Naturschutz financas diversajn ekologiajn projektojn laŭlonge de la iama limo. En 2005 la areo estas registrita kiel natura heredaĵo de Germanio[4].

Okaze de vizito al la iama nenies tero en 2002 Miĥail Gorbaĉov, la prezidento de Green Cross International, faras omaĝon al la projekto[5].

La internacia projekto estas oficiale ekita en 2004 dum konferenco de spertuloj en la nacia parko de Fertő-Hanság, inter Aŭstrio kaj Hungario.[2]

La projekto estas apogata interalie de BUND (Bund für Umwelt und Naturschutz Deutschland), kiu proprias ĉirkaŭ 70% el la koncernataj terpecoj en 2002.[5]

Kai Frobel rimarkis ke la bestaro estas pli bone konservita ĉirkaŭ multaj landlimaj regionoj[6], interalie ĉar:

  • Malpermesi la uzon de pesticidoj ebligis la konservadon de multaj insektoj, kiuj iĝis maloftaj aliloke.
  • Krateroj kaŭzitaj de eksplodoj de minoj iĝis maroj por la bestaro.
  • Konservinte malaltan vegetalaron (tiel ke gardistoj povu facile superrigardi) kaj sablitan areon (tiel ke piedsignoj estu videblaj) ambaŭflanke de la landlimo, najbaraj landoj malebligis la aperon de densa arbaro. Tiel ili konservis vastan linian maldensejon kiu rolas kiel rifuĝejo por la bestoj kaj la plantoj, kiuj bezonas tian spacon por vivi.
  • Inter Grekio kaj Bulgario, tiu verda koridoro gastigas multajn nestojn de blankŝultra aglo (Aquila heliaca). Tio indikas bonan naturkonservadon.
  • Kiam la landlimo inter Hungario kaj Jugoslavio kongruis kun Dravo, malamikeco inter la du landoj malebligis modifadon de tiu rivero. Tiel ke hodiaŭ ĝi havas naturecajn bordojn, male al la plejmulto de riveroj. La fluo daŭre erozias laŭnature la riverbordojn, kreante sablecajn klifojn kiuj utilas al Bordhirundo (Riparia riparia), al Eŭropa alciono (Alcedo atthis) kaj al truantaj insektoj kiuj fosas siajn nestojn en la sablo aŭ tero de tiuj krutaĵoj.
  • La kontrolado de la aliro al la bordoj ĉe Meklenburgo dum la malvarma milito kontribuis al la konservado de la tiea marbestaro.

La projekto[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo post la falo de la fera kurteno (Germanio)
Ekzemplo de renaturigo, loke de la iama fera kurteno

Temas pri ia giganta biologia koridoro, de preskaŭ 13 000 km, bazo de estonta tuteŭropa ekologia reto. Tiu koridoro ligos Arkton (Barenca maro), nigran maron kaj Mediteraneon, irante tra 23 landoj[7]:

Tiu projekto povos ege kontribui al aliaj lokaj projektoj de la tuteŭropa ekologia reto (ekzemple submaraj biologiaj koridoroj en Balta maro) ĉar en ĝi troviĝas iuj el la plej gravaj habitatoj por la eŭropa biodiverseco. Ĝi enhavos preskaŭ ĉiujn malsamajn biotopojn de Eŭropo (nur tiuj de Francio kaj de Hispanio ne estos en ĝi).

Tiu "verda zono" povos ligi naciajn parkojn, naturajn parkojn, biosferajn rezervejojn kaj transnaciajn protektitajn areojn.

En 2010 ĝi estas nur aro de areoj, ne ligitaj inter ili.[4]

Biogeografio de la reto[redakti | redakti fonton]

Tiu reto ĉefe baziĝas sur teritorioj de la iama fera kurteno, kiuj fakte iĝis areon de naturprotektado pro la foresto de homoj tie. Temas pri konservado de interesaj ekologiaj trajtoj de tiu vasta terbendo, kaj valorigado . Kai Frobel, la kreinto de tiu projekto, tamen rimarkis ke en rearbigita areo de la zono (inter Bavario kaj Ĉeĥio). [mankas fonto]

Pli ol 80% de la iama limo inter la du Germanioj nun estas parto de tiu naturrezervejo.[8]

La limon inter Finnio kaj Rusio konstituas arbaroj bone prezervitaj kaj izolitaj.[4]

La germanan parton de la baltaj marbordoj konstituas multaj protektitaj areoj kaj NATURA 2000 , danke al DDR kiu malpermesis proksimiĝi de malpli ol 5 km al marbordoj. En Pollando ekzistas projektoj cele de igi agrikulturon malpli polua ĉe marbordoj. La Kuronan duoninsulon protektas Litovio kaj Rusio. En Latvio, aliro al la marbordo estis strikte kontrolita dum la sovetunia epoko kaj nun ĝi estas natura parko kun reto de NATURA 2000. La estona marbordo estis poluita de iamaj sovetuniaj armeaj bazoj sed enhavas gravajn ekologiajn lokojn malgraŭ tio.[4]

En centra Eŭropo, la verda zono enhavas la transnacian parkon kiu protektas Šumava-on, inter Bavario kaj Ĉeĥio[4].

Interesoj[redakti | redakti fonton]

Pri la medio[redakti | redakti fonton]

Begegnung, artaĵo sur la eŭropa verda zono, inter la iamaj okcidenta kaj orienta Germanioj. Kreita en 2010 kaj metita apud biciklovojo.
Vidaĵo de la urbo Rerik sur la duoninsulo de Wustrow, sur la germana balta marbordo. Tiu duoninsulo estis minita dum la nazia epoko kaj estis amuzejo dum DDR.
Nacia parko Šumava en Ĉeĥio, ĉe la germana landlimo. Tie troviĝas la nacia parko de Bavario.
Nacia parko de Thayatal en Aŭstrio, ĉe la ĉeĥa landlimo.

Tiu "eŭropa verda zono" estas, laŭ IUKN[7], grava vojo de bestomigrado por pluraj minacitaj specoj de mamuloj, inter kiuj:

Ĝi enhavas ankaŭ vojojn de migrado kaj ripozejojn por birdoj[7]. Ĝi estas la lasta loko, kie troveblas serioze minaciaj specoj, kiel:

Pri scienco[redakti | redakti fonton]

  • Temas pri unu el la maloftaj ebloj observi la efikojn de 50 jaroj de novalo
  • Tiu koridoro plejeble konservis semojn de specoj, kiuj malaperis en lokoj kultivataj aŭ urbigitaj.

Pri la iniciativo[redakti | redakti fonton]

La projekton oni ekis en septembro de 2004 ĉe la bordoj de la Neusiedler See, transnacia parko inter Aŭstrio kaj Hungario kiu enhavas multajn akvajn birdojn. Tiu loko estas ankaŭ simbolo ĉar ĝi estis unu el la unuaj regionoj kie oni malfermis la fera kurtenon en 1989.

Ĝi permesas al la landoj, kiujn ĝi trairas, apliki iujn el internaciaj ekologiaj konsentoj, inter kiuj:

Organizo de la projekto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu sekcio de la projekto havas regionan kunordiganton. La iniciativon regas "kunordiganto de verda zono" de IUKN (IUCN Green Belt coordinator).

La sekretariejon de la iniciativo gastigas la regiona oficejo de IUKN en Bruselo. Homoj nomitaj de oficialaj organizoj de iliaj landoj oficas en la landoj, kiujn la verda zono trairas, kiel "naciaj fokusaj punktoj" (National Focal Points).

Rolo de IUKN[redakti | redakti fonton]

La iniciativon subtenas IUKN (Internacia Unio por la Konservo de Naturo), kiu en 2008 "insisteme" petis al la registraroj de la 23 koncernataj landoj kaj al Eŭropa Unio "doni la plej altan prioritaton al la starigo de la Eŭropa Verda Zono kaj subteni la naciajn korespondantojn kaj regionajn kunordigantojn pri la plenumado de la laborprogramo.".

Tiu zono povos esti la unua transkoninenta ekologia reto, laŭ IUKN[7].

La projekto celas ankaŭ apogi regionajn iniciativojn, kiuj baziĝas sur naturprotekto. La celoj de tiuj iniciativoj rilatas al ĉiuj niveloj, kaj loka kaj globa (tio estas kontinentaj ekozonoj kaj Biosfero biodiverseco).

Fine, laŭ IUKN, temas ankaŭ pri "historia kaj kultura monumento de malfrua eŭropa historio"[7], kiun tiu reto povos vivteni.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ceinture verte européenne en la franca Vikipedio.