(36183) 1999 TX16

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(36183) 1999 TX16
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (36183) 1999 TX16
Aliaj nomoj 1999 TX16
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 13-a de oktobro 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
232,086 Gm (1,551 AU)
154,939 Gm (1,036 AU)
309,232 Gm (2,067 AU)
Discentreco 0,3324
Meza anomaliangulo 224,225°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 38,224°
Periodo 705,801 tagoj (1,932 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
54,666°
Argum. de periapsido 311,177°
Terdistanco
- Minimuma

20,098 Gm (0,1343 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,339 ± 0,118 km
Rotacia periodo 0,234 tago (5,6121 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,089 ± 0,027
Observaj ecoj
Spektroklaso Ld
Absoluta magnitudo 16,2
vdr

(36183) 1999 TX16 estas tre malgranda, malhela marsrenkonta kaj terrenkonta amora asteroido de spektra klaso "Ld", subklaso de la tipo "S" ("ŝtona" asteroido). Tiu rara spektra klaso karakteriziĝas per ruĝa spektro sub la ondolongo 0,75 μm kaj spektro sen speciala partikuaraĵo supre.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 13-an de oktobro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Ĝia tre discentra kaj tre klinita orbito pasas inter tiujn de Marso kaj Tero, sen tre proksimiĝis ambaǔ planedojn pro sia granda klinangulo.

Ĝi pasas malpli proksime de Marso. Ĝia marsa MOID estas 0,202958 AU (30,362 milionoj da km).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (36001 – 37000)Poste:
36182 Montigiani(36183) 1999 TX1636184 Pavelbožek