27719 Fast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
27719 Fast
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 27719 Fast
Aliaj nomoj 1989 SR3
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 26-a de septembro 1989
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
508,466 Gm (3,399 AU)
477,083 Gm (3,189 AU)
539,850 Gm (3,609 AU)
Discentreco 0,06172
Meza anomaliangulo 39,118°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 3,566°
Periodo 2288,778 tagoj (6,266 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,153 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
102,993°
Argum. de periapsido 340,278°
Terdistanco
- Minimuma

329,682 Gm (2,204 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 14,955 ± 0,104
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,046 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,2
vdr

27719 Fast estas malgranda malhela asteroido de la ekstera ĉefa asteroida zono malkovrita la 26-an de septembro 1989 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

Ĝi estas proprasence de la ekstera asteroida zono, ĉar ĝi orbitas trans la malpleno de Kirkwood de 3,27 AU, kiu kongruas al la orbita resonanco 2 : 1 kun Jupitero. Pro ĝiaj orbitaj ecoj ĝi estus ano de la Cibela grupo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la sovetunia matematikisto Wilhelm Genriĥoviĉ Fast (cirile : Вильгельм Генрихович Фаст, 19362005)[1] de la Tomska Ŝtata Universitato, kiu direktis projekton de mezuro de la azimutaj anguloj de la falintaj arboj pro la evento de Tungusko. Elde tiuj datumoj, teoria modelo de la alfrapo estis disvolvita. La nomo honoras ankaŭ lian filinon Annie, kiu helpis lin en sekvantaj projektoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (27001 – 28000)Poste:
27718 Gouda27719 Fast(27720) 1989 UP3