Eric Walter Elst
El Vikipedio
Eric Walter ELST (naskita la 30-a de novembro 1936) estas belga (flandra) astronomo. Li laboras en la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle.
Li estas fruktodona malkovrinto de asteroidoj, ĝis nun li malkovris 3698 da ili, inter kiuj la apolona asteroido 4486 Mitrao, la kometa asteroido 7968 Elst-Pizarro kaj pli ol 25 trojaj asteroidoj
La asteroido 3936 Elst ricevis lian nomon en lia honoro.